Lia lasta vojo

La 26-an de januaro 1959 Bruno Gröning mortis en Parizo

Bruno Gröning mit Ehefrau Josette

Diagnozo: stomaka kancero en malfrua stadio

En malfrua aŭtuno de 1958 Bruno Gröning veturis kun sia dua edzino Josette, kiun li edzinigis en majo 1955, al Parizo kaj aranĝis, ke la amika kancerspecialisto d-ro Pierre Grobon ekzamenu lin. La analizo de pluraj rentgenaj bildoj donis la rezulton: stomaka kancero en malfrua stadio. D-ro Grobon volis tuj operacii, sed Bruno Gröning rifuzis.

Li reveturis al Germanio kaj preparis la kristnaskan celebron de la komunumo. La 4-an de decembro li parolis sur tonbendon, kaj la registraĵo devos esti aŭdigata ĉe ĉiuj kristnaskaj celebroj. Poste li ree veturis kun sia edzino al Parizo. D-ro Grobon intertempe informis la renoman specialiston pri kanceroperacioj, d-ron Bellanger. En ties ĉi kliniko en strato Henner, proksime al Montmartre, okazis operacio la 8-an de decembro. La rezulto estis por la kuracistoj ŝoka: la stato estis multe pli malbona, ol pensigus la rentgenaj bildoj – ne plu operaciebla. La vundo estis tuj fermita.

Mirige rapida renormaliĝo

Josette Gröning skribis tiurilate: "Ili ne povis kompreni, ke la ekstera aspekto de Bruno perfidas tiel malmulte pri lia terura interna suferado, ke li ankoraŭ povas normale spiri, ke lia metabolismo ankoraŭ funkcias senmanke, ke liaj sangomezuroj estas elstare bonaj. En tiu malfrua stadio daŭre okazas ripetiĝanta vomado je la plej eta enpreno de manĝaĵo, kaj la severe suferanta paciento devas malrapide morti pro malsato. Ĉe Bruno ne estis tiel."

Je la mirego de siaj kuracistoj li renormaliĝis tre rapide kaj reveturis al Germanio, kie li spertis la kristnaskan feston. Meze de januaro 1959 li renkontis dum tri tagoj la estrojn de la nova asocio kaj decidis, kiel la agado estu disvastigata. La du estroj ne suspektis, ke tio estas ilia lasta renkontiĝo kun Bruno Gröning.

Operacio en Parizo akompanata de fulmotondro

La 21-an de januaro li refoje flugis al Parizo. Pro fermiĝo de la kurbiĝo de la granda intesto operacio estis nepra. La 22-an de januaro 1959 je 9h matene – je la sama horo, kiam en Munkeno komenciĝis la revizia proceso  – oni operaciis Brunon Gröning. Li devis akcepti en si mem tion, kion li evitigis al sennombraj homoj, li nek povis nek rajtis helpi sin mem.

Dum li kuŝis tiun matenon narkotita, subite falis sur Parizon fortega fulmotondro. La edzino de Gröning raportis: "Miriga estas ankaŭ jena naturfenomeno. La 22-an de januaro, dum mia edzo kuŝis narkotita, la malpeza kaj hela tagatmosfero en Parizo subitege malheliĝis pro eksplodinta fulmotondro.  Tiel malheliĝis, ke oni devis meze de la tago ekfunkciigi lampon. La flegistinoj esprimis sian miregon pri tiel fortega fulmotondro. En la tagoj post la operacio la temperaturo de Bruno, lia sangopremo, lia pulso estis komplete normalaj. Li ekstaris ankorau du fojojn kaj eksidis en fotelon."

"Plena interna forbrulo"

La 25-an li enkomatiĝis, kaj la postan tagon, la 26-an de januaro 1959, je 13,46h Bruno Gröning mortis en la kliniko Henner pro kancero – kiel skribis la kuracisto sur la mortdokumenton. Ĉu vere estis kancero? D-ro bellanger diris post la dua operacio: "La detruado en la korpo de Bruno estas terura, temas pri plena interna forbrulo. Kiel li povis tiel longe vivi sen suferi la akutegajn dolorojn, estas enigme al mi."

Bruno Gröning diris multajn jarojn antaŭe: "Se oni malpermesos al mi agadi, mi brulos interne."

Nekrologoj

Kiel Bruno Gröning eltenis tiun amaran sorton, atestas letero, kiun d-ro Grobon skribis la 26-an de februaro 1959 al la vidvino: "Tiuj [klopodoj de la kuracistoj dediĉitaj al Bruno Gröning] estis nur naturaj, kaj mi kredas, ke mi rajtas diri, ke ili ricevis potencan apogon de la kuraĝo, la volforto, kaj la eminenta personeco de Bruno Gröning […]"

D-ro Bellanger esprimis sian admiron de Bruno Gröning ree en decembro 1974 en letero: "Bruno Gröning estis bonkora viro, valora homo, kiu ne cedis sian dignon; kaj lia digno malgraŭ la suferado kaj la morto elvokas ankoraŭ hodiaŭ admiron."

Post cindrigo de la kadavro oni rezignis pri definitiva verdikto

La kadavro de Bruno Gröning estis cindrigita en kremaciejo en Parizo kaj la urno entombigita en la arbara tombejo en Dillenburg.

La proceso estis deklarita fermita pro la forpaso de la akuzito, kaj definitiva verdikto neniam estis donita.

Ĉiu povas sperti helpon kaj saniĝon el si mem

La "mirakla kuracisto de Herford", kiu alportis saviĝon al miloj kaj miloj da homoj, mortis soleca kaj forlasita en eta strateto de Parizo. Kial tio devis okazi? Kial li devis alfronti tiel amaran suferadon? Kial li ne povis sin helpi?

Grete Häusler (1922 – 2007), sanigitino, multjara kunlaborantino de Bruno Gröning kaj fondintino de la "Bruno-Gröning-Amikaro", skribis pri tio en sia libro Sperti saviĝon, tio estas la vero: "Bruno Gröning atingis multe da bono dum la mallonga tempo de sia ĉeestado sur tiu ĉi Tero. La donaco povi helpi kaj sanigi li ricevis jam en la bebo-lulilo. Ĉie, kien li iris, okazis mirindaj aferoj, kiujn oni ne povas klarigi per rezonado. Li aperis publike en 1949. Post la grandaj sanigoj, kiuj okazis en Herford, kaj post kiam li estas konversacitemo en ĉies buŝo en Germanio kaj alilande, oni donis al li tri monatojn poste malpermeson kuraci. Oni persekutis lin kaj agitadis kontraŭ li, oni faris grandan proceson kontraŭ li kaj volis puni kaj kondamni lin. Kial? Al kiu li faris ion malbonan? Al neniu, sed al miloj kaj miloj da homoj li faris tiom da bono, kiom ili ne povintus ricevi de iu ajn alia homo. Lin senkulpulon oni volis puni! Oni rifuzis lasi lin, senkulpulon, fari tion, kion Dio komisiis al li fari – helpi homojn! Li devis elteni tiun amaran malicon en Parizo en strato Henner en la kancerkliniko! Kun amaraj doloroj li interne brulis pro la saniga energio (Heilstrom), kiun li ne rajtis pludoni. La homa leĝaro volis malpermesi al li tion en Germanio. Inter ĉiaj mensogoj kaj kalumniado li staris kiel akuzito kaj krimulo! Silenta kaj sola, neniu amiko sciis pri tio, li eltenis la suferadon de la homaro. Kaj ja estis eltenado, li ne faris ĝin sennecese. Devis tiel okazi, alimaniere ne plu eblis helpi homojn."

Kaj en sia libro Mi vivas, ke la homaro povu pluvivi ŝi skribis: "Kiam ni uzas la vorton ‘viktimo’, ni homoj devas esti tre singardaj. Sed tiukaze, kiam Bruno Gröning mortis en Parizo, tiu vorto estas en sia tuta peza signifo la vera. "

Nur tiel eblis, ke lia diro povis plenumiĝi, kiel pruvas hodiaŭ la sennombraj sukcesraportoj: "Kiam mi ne plu estos sur la Tero, t.e., kiam mi formetos mian korpon, tiam la homaro estos tiel evoluinta, ke ĉiu povas sperti helpon kaj saniĝon el si mem."

 

Evoluo de la granda proceso

Apelacia proceso kaj revizio

Bruno Gröning und Rechtsanwalt Schwander

Malavantaĝa ekirpunkto de Gröning

Ĉe la apelacia proceso en januaro 1959 estis malavantaĝo por Bruno Gröning, ke ne li, sed la prokuroro petis revizion. Sed ne nur tiu malagemo de lia tiutempa advokato damaĝis lin, ankaŭ ties ĉi hezita transdono de la aktoj al la nova defendanto de Gröning malhelpis preparadon por la proceso.

Plua malavantaĝo kompare kun la unua proceso estis, ke la akuzatestantoj multe pli memfide sin prezentis. Ŝajnas, ke ili interkonsentis koncentriĝi pri la punkto "malpermeso [far Gröning] konsulti kuraciston".

Mallibereja restado kaj monpuno suspenditaj, "hontindaĵo", sen klarigo rilate la demandon pri kuracado

Ĉi-foje la verdikto tekstis: okmonata mallibero pro mortigo pro neglekto kaj monpuno de 5 000 markoj pro krimo kontraŭ la leĝo pri naturkuracado. La verdikto estis suspendita.

Anny baronino Ebner von Eschenbach, kiu kunspertis kaj la unuan kaj la duan procesojn kiel observantino, nomis la verdikton "hontindaĵo por Germanio".

Bruno Gröning deklaris, ke li estas punata pro tio, ke li faras bonaĵojn. Li plendis, ke dum la tuta proceso neniu interesiĝis pri tio, kiel saniĝo okazas, eĉ ne liaj propraj advokatoj. Se oni estus spurinta tiun demandon, estus evidentiĝinte, ke lia agado havas nenion komunan kun medicina traktado. La proceson oni devintus fermi. Sed la klarigo de tiu demando interesis neniun en la tribunalo. Oni havis antaŭformitan opinion kaj ne pretis ŝanĝi ĝin.

Peto pri revizio mallonge antaŭ la morto

Sed ankaŭ tio ne estis la fino de la proceso. Ĉi-foje Bruno Gröning petis revizion. La dato de la proceso estis fiksita je 22-a de januaro 1959 antaŭ la ĉefprovinca tribunalo en Munkeno. Sed tio ne okazos, ĉar Bruno Gröning mortis en tiu sama monato.

"Lia vorto forigas malsanojn"

La sanigoj daŭre okazas – spite al la procesoj kaj la malpermeso kuraci

Ein Ehepaar dankt Bruno Gröning

Ekstera saniĝo kaj interna transformiĝo

Dum tiuj disputoj kaj luktoj la agado de Bruno Gröning daŭradis. La medicina fakĵurnalisto d-ro Horst Mann raportis en 1957 en sia artikolserio en Das Neue Blatt sub la titolo "Lia vorto forigas malsanojn" i.a.:

"La postan matenon mi veturis de Hameln al Springe, malgranda urbeto ĉe Deister. Ankaŭ tie oni fondis Gröning-komunumon. La origino de tio estis la saniĝoj de aro da homoj. Kaj ankaŭ tie mi spertis, same kiel antaŭe en diversaj lokoj en Ŝlesvigo-Holŝtejno, en Aŭgsburgo, en Hameln, en Vieno, Plochingen, kaj aliaj urboj: homoj ekstaris kaj raportis al mi pri siaj malsanoj. Ili nomis la kuracistojn, kiuj ilin traktis. Ili rakontis pri siaj saniĝoj, pro kiuj ili dankis Gröning. Kaj ĉiam ili pretis levi la manon kaj konfirmi siajn eldirojn per ĵuro.

‘Jam kiam mi estis bebo miaj gamboj mislokiĝis ĉe la koksoartiko,’ rakontis al mi Julie Prohnert el Hanovro. ‘Poste mi povis iri nur pere de apogiloj. La kuracisto povis nur mildigi mian suferadon. Kiam mi aŭdis prelegon de s-ro Gröning, mi sentis fortan reagon. Mia dorso, kiu estis jam plene tordita, iĝis rekta. Mi povis refoje marŝi. Mi ne suferis regreson …’

‘Mi havis reŭmaton de la artikoj kaj estis daŭre turmentata de ekzemoj kaj abscesoj. S-ro Gröning liberigis min je tio,’ diris Wilhelm Gabbert el Hameln.

‘Mia doloro en la galo povis esti eltenata nur pere de morfino,’ raportis Kurt Severit el Evestorf. ‘Mi dankas Brunon Gröning, ke li liberigis min je tiu suferado.’

‘Mi havis altgradan diabeton,’ raportis Robert Thies el Springe. ‘Sed eĉ pli danĝera estis malforto de kormuskolo. Ambaŭ suferoj ne plu suferigas min hodiaŭ. Pro tio mi dankas s-ron Gröning.’

La listo povus esti daŭrigata. Temis pri homoj de ĉiuj aĝgrupoj, kiuj raportis al mi. Viroj, virinoj, infanoj. Oni parolis pri multaj malsanoj, de kapdoloroj tra nerv-inflamo, iskiato, ren- kaj galsuferoj, ĝis korproblemoj kaj lameco.

Sed estis io alia, kio tre kortuŝis min. Multaj rakontis malkaŝe antaŭ ĉiuj aŭskultantoj, ke ili spertis pere de Gröning internan transformiĝon. La ĉaso al sukceso kaj egoisma sinteno cedis al interna trankvilo kaj sereneco kaj pensado pri la komunumo."

Fido al si mem ebligas ĉe ĉiu homo sanigsukceson

D-ro Horst Mann daŭrigis: "Dum ĉi ĉiuj konversacioj kun homoj, kiuj sentis, ke ili estas sanigitaj de Bruno Gröning, demando daŭre plifortiĝis en mi: ĉu sanigsukceso eblas ĉe ĉiu homo – aŭ eĉ pli aŭdace – ĉe ĉiu malsano? Kie estas la limoj de la forto, kiu elradiis el Gröning? Ĉu ne estas ĉi-kune danĝeroj? […]

Ĉe mia lasta vizito mi faris al li tiun demandon. ‘Mi nek povas nek volas devigi homon,’ li respondis al mi. ‘Se iu sin fermas kaj ne havas en si la pretecon disvolvi la forton al ordo, tiam ankaŭ al mi mankas preteco interveni. Mi nur konsdilas al tiuj homoj rompi la riglilon de la malbono, kiu obstaklas saviĝon.’

Mi havis ankoraŭ unu demandon: ‘Ĉiu malsano estas diversgrade danĝera,’ mi diris. ‘Supozu, ke severe malsana homo, prirezignita de pluraj kuracistoj, petas vin veni pere de kuracisto, kiu ankoraŭ luktas por sia paciento. Ĉu vi povus helpi?’

‘Jes,’ diris Gröning. Li diris tion senhezite. ‘Se la malsanulo tion kredas kaj la kuracisto fidas sian vojon, sukceso ne mankos. La reciproka fido evoluigos en la malsanulo nesupozatajn fortojn. Ofte sukceso venis plej rapide ĝuste, kiam la malsana homo pro malespero volas iel enmanigi la lastan savilon.’"

 

Apartiĝo disde la Gröning-Ligo

Tempo por taksi la damaĝon

Trennung vom Gröning Bund

Etmensa burokrateco senage ignoras la monpunon de Gröning

En oktobro 1957 okazis konflikto inter Bruno Gröning kaj la estraro de la Gröning-Ligo. Per etmensa burokrateco la Ligo tre damaĝis al Bruno Gröning. La katalizilo de la disputo estis la procesa verdikto, laŭ kiu Bruno Gröning devos pagi monpunon de 2 000 markoj ene de mallonga tempo. Ĉar li ne akceptis monon pro sia agado kaj do ne disponis pri sufiĉaj financaj rimedoj, la estraro de la Gröning-Ligo decidis jam komence de la proceso porti la necesajn kostojn. Ĉu tio inkluzivos la monpunon, estis temo de malkonsento en la estraro. Oni volis sur longedaŭra burokrata vojo testi, ĉu entute la Ligo estas devigita pagi la 2 000 markojn. Nur poste oni klopodos havigi la monon. Do estis antaŭvideble, ke la necesa sumo atingintus Brunon Gröning – se entute – multe tro malfrue. La Ligo do senage observis, ke Bruno Gröning, se li ne pagos la fiksitan punmonon, devos kompense eniri malliberejon. Pro tio estiĝis malkaŝa disputo kaj fine rompo de la rilatoj.

Falsaj amikoj

Bruno Gröning en sia 62-paĝa Bilanco de la agado de la Ligo alparolis ĉiujn punktojn, en kiuj la Ligo damaĝis al li. Resume li deklaris: "Se mi hodiaŭ komparas mian iaman ĉirkaŭaĵon (la profitavidulojn Meckelburg, Enderlin, Schmidt kaj Hülsmann) kaj mian nunan ĉirkaŭaĵon (anojn de la estraro de la Ligo), mi venas al sama rezulto: hodiaŭ finfine la rezulto estas la sama kiel antaŭe. Hodiaŭ estiĝis pere de tiuj, kiuj asertis esti miaj plej grandaj, intimaj kaj bonaj amikoj, nenio alia ol pli frue. Tiutempe mi estis prfraŭdita de aĉkvalitaj metiistoj. Hodiaŭ malsukcesis miaj amikoj, trankvile observante, ke mi pro tio, ke mi devis trairi proceson kaj kondamnon, pro tio, ke mi ricevis nenian helpon, pro tio, ke mi ne povis veturi al mia komunumo pro manko de aŭto, pro tio, ke oni nenion faris kontraŭ la agitaĉado de la gazetaro, pro tio, ke oni kreis nur konfuzon, pro tio, ke oni simple ne ĉeestis por mi, kiam mi bezonis homojn, kiuj laŭ sia akademia sciaro kaj rango en la monduma vivo povintus kaj devintus min apogi, pro ĉi ĉio ne povis okazi, ke mi faru tion, pro kio mi ja estas sur tiu ĉi Tero.

Neniu el tiuj amikoj engaĝiĝis persone por lukte liberigi min, neniu havis la kuraĝon vere lukti por mi. Nenio okazis. Etmense burokrate oni faris rezoluciojn. Neniu vere luktis por mi, neniu vere ĉiurimede engaĝiĝis tutforte por forpreni de mi ĉiujn disputojn dum la procesoj, kontraŭ la gazetaro, por trovi helpan forton, por funkciigi aŭton paneintan, pro forpreni de mi la malpuraĵojn kaj kalumniojn, ktp ktp, ke mi povu tion fari, pro kio mi estas sur ĉi tiu Tero: por peri al homoj la forton de la vivo kaj konduki homojn al la kredo.

Ke mi tiucele bezonas trankvilon kaj ne daŭre estu obstaklita de eksteraj, ĉi-mondaj influoj, ke mi bezonas veran protektan remparon por sen interrompo igi agadi tion, kio estis donita al mi – neniu pensis pri tio, neniu el miaj amikoj, el tiuj, kiuj asertas, ke ili volas esti miaj amikoj. Kaj tio estas la hontindaĵo kaj por mi la desapontaĵo:

- La profitemuloj volis tiri sian avantaĝon, ili estas konataj kiel malbonuloj.
- Amikoj de la Gröning-Ligo estas tro senmotivaj, tro indiferentaj, tro pigraj, mi ne volas diri malicaj.

Kaj la rezulto estas la sama: mi ne liberiĝis. Multaj amikoj de la estraro de la Gröning-Ligo ne plenumis siajn promesojn. Oni nur ŝtopis mian buŝon ĉiumaniere."

Fiasko de la vojo per asocio

Weisser eksiĝis kaj la Gröning-Ligo, kiu neniam sukcesis esti enskribita en la registro de asocioj, post mallonge malfondiĝis. Ĝin anstataŭis la Asocio por antaŭenigi anim-spiritajn kaj naturajn vivprincipojn. Ĉi estis fondita en 1958, kaj ĝiaj estroj estis Erich Pelz por Germanio kaj Alexander Loy por Aŭstrio. Sed ankaŭ tiu asocio, la lasta fondita dum lia vivo, ne atingis tion, kion li esperis de ĝi. En la konstitucio lia nomo eĉ ne aperis.

La granda proceso (1955-1957)

Akuzo pri mortigo pro neglekto kaj absolvo kun definitiva malpermeso kuraci

Bruno Grönings grosser ProzessLa 4-an de marto 1955 la prokuroro refoje faris akuzon kontraŭ Bruno Gröning. Refoje la akuzo kontraŭ li temis pri krimo kontraŭ la leĝo pri naturkuracado. En aldona akuzero oni asertis, ke li kulpas pri unu kazo de mortigo pro neglekto.

Gröning parolas kontraŭ asertitaj promeso pri sanigo kaj malpermeso de kuracista traktado

Post kiam la akuzdokumento estis sendita al li, li sin turnis al siaj geamikoj: "Miaj karaj geamikoj! Lastatempe la tuta gazetaro kaj radiostacioj diskonigis en pli-malpli tendenca formo informojn pri mi, ke la munkena prokuroro II preparas akuzon kontraŭ mi pri mortigo pro neglekto. Laŭaserte mi fine de 1949 promesis al deksepjara knabino malsana je tuberkulozo saniĝon kaj malhelpis, ke ŝi iru al sanatorio kaj konsultu kuraciston. Mi do estas kulpa pri la morto de tiu juna homidino.Kiu legis aŭ aŭdis tiujn informojn kun klara komprenpovo, konstatos, kion oni celas per ili: nome estigi konfuzon inter miaj geamikoj kaj obstakli al ĉiuj serĉantoj, ke ili pli proksime okupiĝu pri niaj streboj kaj la sciaro anoncita de mi. Ĉiurimede oni provas malebligi miajn aktivaĵojn kaj tiujn de la Gröning-Ligo kaj viajn. Memkompreneble la vero estas tute alia ol la versio prezentata! Ne necesas, ke mi faru klarigojn al miaj geamikoj tiuteme, ili scias, ke mi ne faras ‘promesojn sanigi’ kaj ke mi neniam malkonsilas kuracistan traktadon."

Mirige malfrua disvolviĝo de la esplorado

Gröning krome diris al siaj geamikoj: "Mi estis absolvita en 1952. Ĉu ne estas mirige, ke la ‘kazo Kuhfuß’, kiu okazis jam fine de 1949/komence de 1950, ne estis jam disvolvita en la proceso kontraŭ mi en 1951/1952, kvankam ĉiuj dokumentoj estis jam tiam haveblaj? Ĉu ne estas okulfrape, ke la esploroj por enkonduki novan proceson kontraŭ mi ekis ekzakte je tiu momento, kiam iĝis publike konate, ke la 22-an de novembro 1953 en Murnau la Gröning-Ligo fondiĝis! Ekde januaro 1954 multaj lokaj komunumgvidantoj kaj geamikoj kaj liganoj estis pridemanditaj de la polico kaj gvatataj."

Atestantoj por la defendo rifuzitaj, atestantoj por la akuzo bonvenaj

La preparoj por la proceso daŭris multe pli ol du jarojn. La sindefendo de Bruno Gröning estis severe malfaciligita. Preskaŭ ĉiuj atestantoj por la defendo estis rifuzitaj, sed atestantoj por la akuzo allasitaj. Inter ili troviĝis ankaŭ du iamaj kunlaborantoj de Gröning: Eugen Enderlin kaj Otto Meckelburg. Speciale Meckelburg – en la unua proceso mem kunakuzito – agis en aparte akra formo kontraŭ Gröning. Li provis ĉiamaniere damaĝi lin. Rilate la akuzeron mortigo pro neglekto li ludis decidan rolon. Temis pri kazo okazinta en la tempo, kiam li estis la "manaĝero" de Gröning.

La manipulata konflikto pri Ruth Kuhfuß

En novembro 1949 la bankoficisto Emil Kuhfuß kun sia deksepjara filino Ruth, kiu suferis ambaŭpulman tuberkulozon, iris al prelego de Bruno Gröning. Gröning tuj konstatis, ke ne eblas helpi la knabinon, kaj esprimis tiun opinion al ĉeestanta kuracisto. Sed Meckelburg akre premis lin kaj postulis, ke li transprenu la kazon. Do post la prelego okazis persona renkontiĝo de Bruno Gröning kaj Ruth Kuhfuß. Gröning parolis kuraĝige al la malsanulino kaj konsilis al la patro, ke li aranĝu fakkuracistan ekzamenon post naŭ tagoj. Per tio li celis atingi, ke la knabino, kiu ne plu volis rilati al kuracistoj, refoje submetiĝu al medicina prizorgado. La patro certigis, ke li klopodos tion fari.

La korespondado, kiu sekvis, estis regata de Meckelburg kaj ne atingis Brunon Gröning. Nur en majo 1950 li refoje aŭdis pri Ruth Kuhfuß. La patro estis sendinta petegajn leterojn al Gröning kaj petis pri vizito. Meckelburg ne pludonis la leterojn, sed proprapersone aranĝis – sen scio de Gröning – renkontiĝon kun s-ro Kuhfuß. Nur mallonge antaŭ la fiksita vizitdato Meckelburg informis Gröning kaj devigis lin kuniri.

Poste Meckelburg asertis, ke Gröning promesis al la knabino sanigon. Tamen estis li mem, kiu certigis al la patro, ke li aranĝos, ke Gröning sanigu lian filinon. Meckelburg vidis en la bankoficisto bonan monfonton, kiun li volis ekspluati, sed tiucele li bezonis Gröning. Mallonge post tiu vizito Gröning apartiĝis de Meckelburg.

Grava akuzo, kiun oni faris kontraŭ Bruno Gröning, estis, ke li malpermesis al Ruth Kuhfuß traktadon far kuracisto. Kontraŭ tiu akuzo estis tamen la fakto, ke li – kiel konfirmis eĉ atestantoj por la akuzo – sendis la knabinon jam ĉe la unua renkontiĝo al kuracisto. Kaj dum radioparolado en aŭtuno 1949 li instigis la homojn "ĝisfine submeti sin al kuracista postesploro". Al helposerĉantoj li ĉiam konsilis, ke ili fidu siajn kuracistojn.

Ruth Kuhfuß, kiu jam traspertis kelkajn dolordonajn sed sensukcesajn kuracojn, rifuzis permesi pluajn traktadojn al si. La 30-an de decembro 1950 ŝi mortis pro la sekvoj de la malsano.

Medicina ekspertizo konfirmas, ke saniĝo ne eblas

El medicina vidpunkto d-ro med. Otto Freihofer sin esprimis en ekspertizo pri la kazo Ruth Kuhfuß: "Post sobra observado eĉ ĉiu nefakulo devus konkludi, kiel estis krome esprimite de la saninstanco de Säckingen, ke laŭ homa juĝkapablo saniĝo estis neebla pro la ‘tre kriza stato’, kiu laŭ kuracista ekzameno estis ‘vivendanĝeriga’ kaj ĉe kreskanta danĝero. Sammaniere ĉiu honesta kaj senpartie pensanta kuracisto, kiu ne tro memfide kredas, ke li posedas la plej novajn medikamentojn kaj do povas rezigni pri la fortoj de la naturo, konsentos kun la ekspertizo de profesoro Lydtin, Munkeno, laŭ kiu ‘ne eblas diri, ke antaŭ la 5-a de novembro 1949 saniĝo estis altgrade probabla’. Miaopinie estas pli ol mirige, ke la pacientino entute vivis ĝis la 30-a de decembro 1950, tiel ke eblas, ke la influo de Gröning tamen donis ioman plilongigon de la vivo. Resume, mi volas fini mian ekspertizan esprimon per tio, ke la asertoj ‘ke ŝancoj de saniĝo ekzistis’ kaj ‘ke la vivotempo de la pacientino Ruth Kuhfuß povintus esti plilongigita, se s-ro Gröning neniam alproksimiĝintus al ŝi’, estas nek antaŭdireblaj nek pravigitaj."

Erara verdikto

Fine de Julio 1957 okazis la proceso en la ĵuria juĝejo de la asesora tribunalo de la distrikto de Munkeno. Rilate al la akuzero mortigo pro neglekto Bruno Gröning estis absolvita. Sed pro krimo kontraŭ la leĝo pri naturkuracado li ricevis monpunon de 2 000 markoj.

Kvankam unuarigarde la verdikto ŝajnis pozitiva, ĝi estis neakceptebla al li. Ĝi signifis definitivan malpermeson de lia agado. Pro eraro de lia advokato, kiu interpretis la verdikton multe pli pozitive ol Gröning, estis ne li, sed la prokuroro, kiu apelaciis. La dua proceso okazis meze de januaro 1958, refoje en Munkeno.

 

La Gröning-Ligo

Espero pri libera agado pere de la Ligo

Bruno Gröning haelt eine Gemeinschaftsstunde abPor povi atingi kiom eble plej da homoj malgraŭ la malpermeso kuraci, Bruno Gröning fondis jam komence de la 50-aj jaroj komunumojn. Tie li donis nur prelegojn kaj direktis sian tutan strebon al pludonado de lia scio al helposerĉantoj.

Jura protekto kaj renoma estraro

La 22an de novembro 1953 en Murnau/ Seehausen li fondigis la Gröning-Ligon. La Ligo estis registrenda en la registrejo pri asocioj kaj devis doni al Bruno Gröning juran protekton ĉe lia agado. Tiel plua konflikto kun la leĝo pri naturkuracado estu definitive forigita.

Al la estraro de Gröning-Ligo apartenis i.a. grafo Zeppelin, grafo Matuschka, Anny baronino Ebner von Eschenbach, Oberbaurat Hermann Riedinger kaj direktoro Konstantin Weisser, komence ankaŭ kiel kunfondinto Rudolf Bachmann, sed la Ligo tre baldaŭ distancigis sin de tiu ĉi. Dumviva prezidanto fariĝis Bruno Gröning.

Profitemo de la sekretario pli gravas ol la bonfarto de malsanuloj

La seretario de la Ligo estis la ĵurnalisto kaj redaktisto el Heidelberg, Egon Arthur Schmidt. Li estis jam en Herford je la flanko de la "mirakla kuracisto" kaj fondis la asocion Ring der Freunde Bruno Grönings, Rondo de geamikoj de Bruno Gröning. Sed tiu asocio ne funkciis tiel, kiel Bruno Gröning intencis, kaj post mallonga tempo estis malfondita. Tiam Gröning apartiĝis de Schmidt, ĉar tiu ĉi malversaciis mondonacojn.

En 1952 Schmidt denove turnis sin al Gröning kaj deklaris, ke li ekkonis siajn erarojn. Li petis la rajton povi helpi ĉe la disvastigo de la agado, kaj Bruno Gröning refoje akceptis lin kiel kunlaboranton. Do Schmidt ree havis ŝancon montri, ĉu vere gravas al li la bonfarto de malsanuloj aŭ la propra financa avantaĝo.

En 1955 Bruno Gröning definitive apartiĝis de Schmidt, ĉar li ne ŝanĝis sian sintenon. Same kiel antaŭe li provis profiti el la kapabloj de Gröning. Post la apartiĝo Schmidt provis kelkfoje okazigi proceson kontraŭ Gröning. Li volis havigi al si monon pro sia volontula kunlaboro.

Kiu servas al kiu kaj kial – la Ligo al la agado de Gröning aŭ la agado de Gröning al la Ligo?

La sekretariecon de la Ligo transprenis Konstantin Weisser kaj Herman Riedinger. Tio ŝajnis unuflanke tre promesoplena, ĉar ili estis spertaj pri la mondo kaj ilia klereco povis servi al la agado de Bruno Gröning. Sed tio enhavis ankaŭ la danĝeron, ke ili povus orgojle agi kontraŭ la volo de la simpla laboristo, ĉar lia eduknivelo estis malsupera al ilia.

Kun la tempo la evoluo fakte iris en tiun direkton, kaj por ambaü viroj konstante fariĝis pli malfacile akcepti instrukciojn de Bruno Gröning. Ŝajnas, ke ili tute forgesis, ke la Ligo ne nur portas lian nomon, sed ke ĝi ekzistas pro li. Por ili la Gröning-Ligo alprenis pli kaj pli memservan celon. Ĝian veran celon, helpi al la suferantoj de mizero, ili tute pretervidis. Ŝajnis, ke ili ne volas akcepti, ke estis Gröning, pere de kiu okazis la sanigoj kaj ne pere de la Ligo.

Tial la Gröning-Ligo iĝis pli kaj pli la malo de tio, kio ĝi fakte devis esti. Por la viro, kies nomon ĝi portis, la Ligo iĝis malliberejo, kiu anstataŭ doni al li liberon pli limigis lin.

 

La unua proceso pri la malpermeso sanigi (1951 – 1952)

Akuzo pri malpermesita praktikado de saniga arto

Bruno Gröning angeklagt

Ĉu la agado de Gröning estis saniga praktiko en medicina senco?

La unuan fojon Bruno Gröning staris antaŭ tribunalo en Munkeno en 1951/52 pro malpermesita kuracado. La bavaria ministerio pri internaj aferoj en 1949 ankoraŭ rigardis lian agadon kiel liberan am-agadon, sed nun lia sanigado estis konsiderata en la medicina senco.

La akuzo apogiĝis sur la leĝo pri naturkuracado el la jaro 1939, kiu anstataŭis la ĝis tiam validan liberecon de kuracado kaj kiu tiutempe gvidu la kuracadon en la manojn de naziaj kuracistoj.

La jeso kaj neo pri krimo kontraŭ la leĝo pri naturkuracado

Kaj en la unua kaj en la dua proceso Bruno Gröning estis absolvita. La prezidanto de la provinca tribunalo de Munkeno deklaris en sia verdikto en marto 1952:

"La tribunalo taksus nekonvene kondamni la akuziton pro unuflankaj ekspertizoj. Ĉu la agado de Gröning rilatas al la leĝo pri naturkuracado, estas pli ol dubinde, ĉar ĝi apartenas al tereno, kiu hodiaŭ estas ankoraŭ tro malmulte esplorita."

En la apelacia proceso la absolvo estis konfirmita, sed la ago de Bruno Gröning estis senambigue nomita kuracado en la senco de la leĝo pri naturkuracado:

"Sen permeso kaj sen esti registrita kiel kuracisto la akuzito faris agadon por diagnozi, sanigi aŭ mildigi malsanojn, suferojn aŭ korpajn damaĝojn ĉe homoj, kaj tio estas konsiderenda kiel kuracado en la senco de la leĝo pri naturkuracado. [...]"

Eraro, kiu senkulpigas, egalas al malpermeso sanigi

La verdikto pluen: "Sed kondamno de la akuzito ne povis okazi, ĉar rilate al la objektiva cirkonstanco pri la kuracado, li estis en senkulpiga eraro kaj  tial ne agis kun intenco."

Ĉar la senkulpiga eraro, en kiu Bruno Gröning laŭdire troviĝis, estis klarigita per tribunala verdikto, malgraŭ tiu absolvo la verdikt’apitro egalis al juĝista malpermeso sanigi. Ekde tiam Gröning devis scii, ke lia agado estas kuracado en la senco de la leĝo pri naturkuracado, kaj kiel tia ĝi estas malpermesita. La veraj interrilatoj de lia agado, laŭ kiuj lia agomaniero ne havis ian ajn rilaton al kuracado en la medicina senco, ne estis agnoskita.

 

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning