La granda proceso (1955-1957)
Akuzo pri mortigo pro neglekto kaj absolvo kun definitiva malpermeso kuraci
La 4-an de marto 1955 la prokuroro refoje faris akuzon kontraŭ Bruno Gröning. Refoje la akuzo kontraŭ li temis pri krimo kontraŭ la leĝo pri naturkuracado. En aldona akuzero oni asertis, ke li kulpas pri unu kazo de mortigo pro neglekto.
Gröning parolas kontraŭ asertitaj promeso pri sanigo kaj malpermeso de kuracista traktado
Post kiam la akuzdokumento estis sendita al li, li sin turnis al siaj geamikoj: "Miaj karaj geamikoj! Lastatempe la tuta gazetaro kaj radiostacioj diskonigis en pli-malpli tendenca formo informojn pri mi, ke la munkena prokuroro II preparas akuzon kontraŭ mi pri mortigo pro neglekto. Laŭaserte mi fine de 1949 promesis al deksepjara knabino malsana je tuberkulozo saniĝon kaj malhelpis, ke ŝi iru al sanatorio kaj konsultu kuraciston. Mi do estas kulpa pri la morto de tiu juna homidino.Kiu legis aŭ aŭdis tiujn informojn kun klara komprenpovo, konstatos, kion oni celas per ili: nome estigi konfuzon inter miaj geamikoj kaj obstakli al ĉiuj serĉantoj, ke ili pli proksime okupiĝu pri niaj streboj kaj la sciaro anoncita de mi. Ĉiurimede oni provas malebligi miajn aktivaĵojn kaj tiujn de la Gröning-Ligo kaj viajn. Memkompreneble la vero estas tute alia ol la versio prezentata! Ne necesas, ke mi faru klarigojn al miaj geamikoj tiuteme, ili scias, ke mi ne faras ‘promesojn sanigi’ kaj ke mi neniam malkonsilas kuracistan traktadon."
Mirige malfrua disvolviĝo de la esplorado
Gröning krome diris al siaj geamikoj: "Mi estis absolvita en 1952. Ĉu ne estas mirige, ke la ‘kazo Kuhfuß’, kiu okazis jam fine de 1949/komence de 1950, ne estis jam disvolvita en la proceso kontraŭ mi en 1951/1952, kvankam ĉiuj dokumentoj estis jam tiam haveblaj? Ĉu ne estas okulfrape, ke la esploroj por enkonduki novan proceson kontraŭ mi ekis ekzakte je tiu momento, kiam iĝis publike konate, ke la 22-an de novembro 1953 en Murnau la Gröning-Ligo fondiĝis! Ekde januaro 1954 multaj lokaj komunumgvidantoj kaj geamikoj kaj liganoj estis pridemanditaj de la polico kaj gvatataj."
Atestantoj por la defendo rifuzitaj, atestantoj por la akuzo bonvenaj
La preparoj por la proceso daŭris multe pli ol du jarojn. La sindefendo de Bruno Gröning estis severe malfaciligita. Preskaŭ ĉiuj atestantoj por la defendo estis rifuzitaj, sed atestantoj por la akuzo allasitaj. Inter ili troviĝis ankaŭ du iamaj kunlaborantoj de Gröning: Eugen Enderlin kaj Otto Meckelburg. Speciale Meckelburg – en la unua proceso mem kunakuzito – agis en aparte akra formo kontraŭ Gröning. Li provis ĉiamaniere damaĝi lin. Rilate la akuzeron mortigo pro neglekto li ludis decidan rolon. Temis pri kazo okazinta en la tempo, kiam li estis la "manaĝero" de Gröning.
La manipulata konflikto pri Ruth Kuhfuß
En novembro 1949 la bankoficisto Emil Kuhfuß kun sia deksepjara filino Ruth, kiu suferis ambaŭpulman tuberkulozon, iris al prelego de Bruno Gröning. Gröning tuj konstatis, ke ne eblas helpi la knabinon, kaj esprimis tiun opinion al ĉeestanta kuracisto. Sed Meckelburg akre premis lin kaj postulis, ke li transprenu la kazon. Do post la prelego okazis persona renkontiĝo de Bruno Gröning kaj Ruth Kuhfuß. Gröning parolis kuraĝige al la malsanulino kaj konsilis al la patro, ke li aranĝu fakkuracistan ekzamenon post naŭ tagoj. Per tio li celis atingi, ke la knabino, kiu ne plu volis rilati al kuracistoj, refoje submetiĝu al medicina prizorgado. La patro certigis, ke li klopodos tion fari.
La korespondado, kiu sekvis, estis regata de Meckelburg kaj ne atingis Brunon Gröning. Nur en majo 1950 li refoje aŭdis pri Ruth Kuhfuß. La patro estis sendinta petegajn leterojn al Gröning kaj petis pri vizito. Meckelburg ne pludonis la leterojn, sed proprapersone aranĝis – sen scio de Gröning – renkontiĝon kun s-ro Kuhfuß. Nur mallonge antaŭ la fiksita vizitdato Meckelburg informis Gröning kaj devigis lin kuniri.
Poste Meckelburg asertis, ke Gröning promesis al la knabino sanigon. Tamen estis li mem, kiu certigis al la patro, ke li aranĝos, ke Gröning sanigu lian filinon. Meckelburg vidis en la bankoficisto bonan monfonton, kiun li volis ekspluati, sed tiucele li bezonis Gröning. Mallonge post tiu vizito Gröning apartiĝis de Meckelburg.
Grava akuzo, kiun oni faris kontraŭ Bruno Gröning, estis, ke li malpermesis al Ruth Kuhfuß traktadon far kuracisto. Kontraŭ tiu akuzo estis tamen la fakto, ke li – kiel konfirmis eĉ atestantoj por la akuzo – sendis la knabinon jam ĉe la unua renkontiĝo al kuracisto. Kaj dum radioparolado en aŭtuno 1949 li instigis la homojn "ĝisfine submeti sin al kuracista postesploro". Al helposerĉantoj li ĉiam konsilis, ke ili fidu siajn kuracistojn.
Ruth Kuhfuß, kiu jam traspertis kelkajn dolordonajn sed sensukcesajn kuracojn, rifuzis permesi pluajn traktadojn al si. La 30-an de decembro 1950 ŝi mortis pro la sekvoj de la malsano.
Medicina ekspertizo konfirmas, ke saniĝo ne eblas
El medicina vidpunkto d-ro med. Otto Freihofer sin esprimis en ekspertizo pri la kazo Ruth Kuhfuß: "Post sobra observado eĉ ĉiu nefakulo devus konkludi, kiel estis krome esprimite de la saninstanco de Säckingen, ke laŭ homa juĝkapablo saniĝo estis neebla pro la ‘tre kriza stato’, kiu laŭ kuracista ekzameno estis ‘vivendanĝeriga’ kaj ĉe kreskanta danĝero. Sammaniere ĉiu honesta kaj senpartie pensanta kuracisto, kiu ne tro memfide kredas, ke li posedas la plej novajn medikamentojn kaj do povas rezigni pri la fortoj de la naturo, konsentos kun la ekspertizo de profesoro Lydtin, Munkeno, laŭ kiu ‘ne eblas diri, ke antaŭ la 5-a de novembro 1949 saniĝo estis altgrade probabla’. Miaopinie estas pli ol mirige, ke la pacientino entute vivis ĝis la 30-a de decembro 1950, tiel ke eblas, ke la influo de Gröning tamen donis ioman plilongigon de la vivo. Resume, mi volas fini mian ekspertizan esprimon per tio, ke la asertoj ‘ke ŝancoj de saniĝo ekzistis’ kaj ‘ke la vivotempo de la pacientino Ruth Kuhfuß povintus esti plilongigita, se s-ro Gröning neniam alproksimiĝintus al ŝi’, estas nek antaŭdireblaj nek pravigitaj."
Erara verdikto
Fine de Julio 1957 okazis la proceso en la ĵuria juĝejo de la asesora tribunalo de la distrikto de Munkeno. Rilate al la akuzero mortigo pro neglekto Bruno Gröning estis absolvita. Sed pro krimo kontraŭ la leĝo pri naturkuracado li ricevis monpunon de 2 000 markoj.
Kvankam unuarigarde la verdikto ŝajnis pozitiva, ĝi estis neakceptebla al li. Ĝi signifis definitivan malpermeson de lia agado. Pro eraro de lia advokato, kiu interpretis la verdikton multe pli pozitive ol Gröning, estis ne li, sed la prokuroro, kiu apelaciis. La dua proceso okazis meze de januaro 1958, refoje en Munkeno.