Traberhof – homamasa alfluo en Rosenheim
Ĝis 30 000 helposerĉantoj ĉiutage ariĝis antaŭ Gröning en septembro 1949
Post la fino de la kontroloj en Heidelberg Bruno Gröning turnis sin en aŭgusto 1949 al Sud-Germanio. Li volis eviti la multan bruon, kiu estis farita ĉirkaŭ lia persono, kaj retiriĝis al privata bienego apud Rosenheim proksime al Munkeno. Komence eblis kaŝi lian restadon. Sed post kiam la unuaj gazetoj raportis pri lia alveno en Bavario, ekis vera homamasa alfluo.
Ĉiutage venis ĝis 30 000 homoj al Traberhof apud Rosenheim. Raportis la gazetaro, radio kaj semajna filmbulteno. Estis produktita eĉ kinofilmo, kiu portis la titolon "Gröning" kaj dokumentadis la eventojn ĉirkaŭ li.
Bibliaj scenoj
La ĵurnalo Zeitungsblitz raportis en la dua septembra semajno en ekstra eldono: "Intertempe ariĝis pli ol dek mil homoj, kiuj ĉiuj jam plurajn horojn atendis en la arda varmego la grandan momenton, kiam Gröning surpaŝis la balkonon, parolis al la amaso kaj dissendis sian sanigan forton.La homoj staris kunpremitaj por plene ĝui liajn ‚sanigajn radiojn’. Jam okazis la reagoj ĉe la plej malsanaj homoj en rulseĝoj kaj foteloj aŭ ĉe unuopuloj ĉe la periferio. Denove duonblinduloj komencis vidi, denove leviĝis homoj ĝis tiam nemarŝipovaj, denove lamuloj movis siajn rigidajn membrojn. Centoj raportis pri fortiĝintaj doloroj ĉe la malsanaj lokoj, pri kuntiriĝo de la karno, piketado, pri nepriskribebla ‚malpezeco’ aŭ subite malaperintaj kapdoloroj."
Ne nur ĉe Traberhof okazis bibliaj scenoj. Ĉie, kie Gröning aperis, li estis fulmorapide ĉirkaŭita de sennombraj malsanuloj. Anita Höhne priskribas la situacion ĉirkaŭ Gröning en sia libro Spiritaj sanigantoj hodiaŭ: "Tuj, kiam Gröning anoncis sian alvenon, jam ekis pilgrimadoj. Tipaj estis la scenoj, kiujn observis la ĵurnalisto Rudolf Spitz dum vizito de Gröning en septembro 1949 en Munkeno:
‚Je 19h miloj staris en Sonnenstraße. Je 22.30h ili ankoraŭ staris. En kvin jaroj da milito mi spertis multe, sed neniam mi estis pli kortuŝita ol en tiuj kvar horoj, en kiuj mi sidis vidalvide de Bruno Gröning kaj spertis teruran paradon de mizeroj kaj suferoj. Epilepsiuloj, blinduloj kaj lamuloj sur lambastonoj premis sin al li. Patrinoj prezentis al li siajn paralizitajn infanojn. Estis svenintoj, eksonis krioj, petegantaj helpovokoj, petoj, deziroj, ĝemegoj.’"
Instancoj de la ŝtato montras bonvolon
Anita Höhne plu citas la ĵurnaliston Rudolf Spitz: "’Malsanulojn sur brankardoj, paralizulojn, grandan homamason observis alia ĵurnalisto el Munkeno, d-ro Kurt Trampler, ankaŭ ĉe Traberhof apud Rosenheim, kie Bruno Gröning tiutempe vivis. Trampler venis kiel raportisto de Münchener Allgemeine – sobra ĵurnalisto, kiu registris nur tion, kion li mem vidis kaj aŭdis: ‚Nun ni aŭdas de la balkono voĉon, kiu ne estas tiu de Gröning, kaj rapidas al la fenestro. Parolas al la alvenintoj la polica prezidanto de Munkeno Pitzer. Li raportas, ke dum la ĉeesto de Gröning mildiĝis la iskiata sufero, kiu turmentis lin multajn jarojn. Pitzer certe ne estas viro, kiu emas al troemociaj imagoj, sed kion li observis ĉe si mem, tion li povas atesti. Nun li publike agnoskis la aŭtentecon de Gröning, kaj la CSU-parlamentano Hagen sekvis lin per sama deklaro."
Ankaü la bavariaj instancoj rigardis kun bonvolo Brunon Gröning. La tagĵurnalo Münchener Merkur raportis la 7an de septembro 1949 sub la titolo "Bonvolo al Gröning": "Ĉefministro d-ro Ehard deklaris lundon ĉe gazetara konferenco, ke la agado de ‚eksterordinara fenomeno’ kiel Bruno Gröning oni ne malsukcesigu pro paragrafoj. Laŭ lia opinio en Bavario ne estas grandaj malfacilaĵoj kontraŭ permeso de la agado de Gröning.
La bavara ŝtatministerio de internaj aferoj anoncas je la redaktofinoj: el la provizora ekzameno pri la saniga agado de Bruno Gröning rezultis, ke ĝi povas esti rigardata libera am-agado kaj en tiu kadro ne bezonas permeson laü la leĝo pri naturkuracado."
Post kalumnio medicina dokumentado de la sanigoj
Ĉe Traberhof estis farita granda bruo pri Gröning. Aperis multaj profitemuloj, kiuj volis tiri profiton el liaj kapabloj. Ili damaĝis lian nomon kaj reputacion kaj elvokis distanciĝon de la publikaj instancoj. Kiam la cirkonstancoj iĝis neakcepteblaj, Gröning retiriĝis al la bavaraj montoj. Li volis sondi kelkajn ofertojn pri establo de sanigejoj. Lia celo estis krei instituciojn, en kiuj helposerĉantoj povos akiri saniĝon en ordigitaj cirkonstancoj. Kuracistoj faru antaŭ- kaj postekzamenojn laŭ la ekzemplo de Heidelberg kaj dokumentu la okazintajn saniĝojn.
La "fenomeno Gröning" kaj la scienco
Medicina kontrolo en Heidelberg promesas skribitan ekspertizon
En la tempo en Herford la medicinaj fakĵurnalistoj de la magazine Revue komencis kontroli la sanigsukcesojn de Gröning. La psiĥologo kaj medicinisto prof. d-ro H.G. Fischer el Marburg veturis al Herford kun speciala ĵurnalistaro. Tie li konversaciis kun saniĝintoj kaj devis je sia surprizo konstati, ke la "metodo" de Gröning fakte estas sukcesa. Do la Revue decidis kontribui al scienca klarigo de "la fenomeno Gröning". En la universitata kliniko de Heidelberg oni esploru la "sanigmetodon" de la "mirakla kuracisto".
Bruno Gröning akceptis la proponojn de Fischer, ĉar tiu ĉi promesis al li pozitivan ekspertizon en la kazo de bona evoluo. Gröning esperis, ke li trovis vojon al libera agado.
Sanigoj antaŭ la okuloj de la kuracistoj – "Bruno Gröning ne ĉarlatano"
La 27an de julio la esploroj komenciĝis. La personoj, ĉe kiuj li pruvu sian kapablon, estis elektitaj el la aro de tiuj malsanuloj, kiuj per pli ol 80 000 petleteroj direktis sin al li. Aldoniĝis kelkaj pacientoj de la Ludolf-Krehl-Klinik en Heidelberg. Ĉiuj estis zorgeme antaŭekzamenitaj, kaj estis faritaj precizaj diagnozoj. Poste ili iris al Gröning, kiu aplikis "sian metodon" ĉe ili. Dume ĉiam ĉeestis kuracistoj. Ili fariĝis atestantoj, kiel en kelkaj kazoj malsanoj malaperis spontane. La postekzamenoj faritaj en la kliniko konfirmis la saniĝojn. Saniĝis eĉ nesanigeblaj malsanoj, kiel la morbo de Beĥterev.
En antaŭ-ekspertizo presita en Revue prof. d-ro Fischer eksplicite deklaris, ke Bruno Gröning ne estas ĉarlatano, sed denature talenta animkuracisto. Per tio li provis klarigi la "fenomenon Gröning" el sia vidpunkto, sed li ne estis justa al li.
Gröning rifuzas profitavidon
La fina ekspertizo estus laŭpromese farita post la analizado de ĉiuj rezultoj. Oni promesis al Bruno Gröning definitive liberigi la vojon por lia plua agado. En la intertempo s-roj profesoroj Fischer kaj von Weizsäcker (sub kies protekto estis la tuta afero) prezentis al Bruno Gröning la jenan proponon: ili volis establi sanigejojn, en kiuj li agu flanke de la kuracistoj. Sed la gvidon kaj elekton de la pacientoj ili rezervis al si.
Pri tio Bruno Gröning diris: "La financaj kondiĉoj ĉi-rilate postulitaj de s-ro profesoro F. estis formulitaj tiel, ke ili estis por mi neakcepteblaj. Kompreneble pri tio estis faritaj multaj interparoloj, ankaŭ kun sinjoroj, kiuj volis financi tiun agadon. Mi ne povis konsenti pri la proponoj de s-ro profesoro F. kaj malakceptis ilin, ĉar mi 1. ne disponis pri eĉ unu pfenigo, pro tio mi ne povis transpreni financajn devigojn rilate lin, kiujn mi ne povintus plenumi; 2. neniam mi pensis fari el la tuta afero negocon. Pro ĉi ĉio estis por mi neebla postulo. Krome mi volis fari nur tion, kio estis donita al mi de mia destino: helpi al helposerĉantoj kaj pro tio disponigi min al la kuracistoj kaj psiĥoterapiistoj, sed neniam fari el la tuta afero negocon."
Manko de ekspertizo kaj potenciala konflikto kun la leĝoj
La malakcepta sinteno de Bruno Gröning perdigis al la profesoroj la intereson pri li. La promesita ekspertizo neniam estis farita. Anstataŭ ebligi al li liberan agadon oni metis al li nur novajn rokojn sur la vojon. Kadre de la ekzamenoj lia "sanigometodo" estis ligitaj al esprimoj kiel "kuracado", "paciento" ktp. kaj estis taksita medicina agado. Tial konflikto kun la leĝo pri naturkuracado estis antaŭprogramita.
1949 - en brillumo de publika atento
La agado de Bruno Gröning en Herford
Miloj da malsanuloj kaj helposerĉantoj sieĝas Gröning
La naŭjara Dieter Hülsmann estis jam dum longa tempo katenita al la lito. Li suferis je progresiva muskola distrofio, kaj neniu el la konsultitaj kuracistoj kaj profesoroj povis helpi al li. Post kiam Bruno Gröning okupiĝis pri la knabo, la infano povis denove marŝi. Inĝeniero Hülsmann – ekstreme impresita de la subita saniĝo de sia filo – petis la gaston resti. Li volis inviti aliajn malsanulojn, kiujn laŭ Hülsmann la miraklulo helpos.
Bruno Gröning akceptis la proponon, kaj de tago al tago venis pli da helposerĉantoj. Ĉiam pli da homoj eksciis pri la mirindaj okazaĵoj ĉirkaŭ Bruno Gröning. Post tre mallonge lia nomo estis ĉies paroltemo. La gazetoj raportis pri la "mirakla kuracisto", kaj en la brita zono li fariĝis la temo de la tago. Miloj venis al Wilhelmsplatz kaj homamasoj sieĝis la domon.
Manfred Lütgenhorst de la tagĵurnalo Münchener Merkur skribis la 24an de junio 1949 i. a.: "Kiam antaŭtagmeze je 10.30h mi alvenis en Herford, staris antaŭ la malgranda duetaĝa domo ĉe Wilhelmsplatz ĝis mil homoj. Estis nepriskribebla bildo de mizero. Sennombraj paralizuloj en rulĉaroj, aliaj , kiuj estis portataj de familianoj, blinduloj, surdmutuloj, patrinoj kun mense vegetantaj kaj paralizitaj infanoj, maljunaj virinetoj kaj junaj viroj amasiĝis kaj ĝemis. Preskaŭ cent aŭtoj, kamionoj, kaj busoj staris sur la placo, kaj ĉiuj venis de malproksime."
Lameco, stomakaj ulceroj, blindeco: "S-ro Gröning alrigardis min, kaj nun mi estas plene sana."
Manfred Lütgenhorst daŭrigis: "’Ĉu vi kredas, ke vi saniĝos?’ mi demandis la malsanulojn. Ili kapjesis. ‚Vi devintus esti ĉi tie hieraŭ’, unu respondis al mi. ‚S-ro Gröning estis en Viersen en Rejnlando, kaj ĉi tie sur la korto kvin paralizuloj ekstaris kaj hejmeniris sanaj. Telesanigo – la korto sanigis ilin.’ La aliaj malsanuloj konfirmis tion.
Mi pluiris tra la amaso kaj stenografis iliajn mirindajn rakontojn. Tiuj ĉi solaj sufiĉus por plenigi libron. Kiam mi ekbruligis cigaredon, juna viro apud mi diris: ‚Bonvolu vendi al mi unu!’ Li portis uniforman jakon kaj aspektis kiel reveninto el Rusio. Mi donis al li la cigaredon. Li ekbruligis ĝin kaj petole diris: ‚Rigardu, nun mi denove povas ĉion fari mem.’ Dume li movis sian dekstran brakon kun la fingroj kaj sian dekstran kruron. ‚Ĉu ankaŭ vi estis sanigita de Gröning?’ mi demandis. ‚Jes, en Rusio mi dekstraflanke paraliziĝis. S-ro Gröning alrigardis min, kaj nun mi estas denove plene sana. Mi ankoraŭ ne povas kompreni tion.’ Feliĉe li svingis siajn membrojn.
Mi direktis min al grupo, kiu ariĝis ĉirkaŭ blankhara, ĉirkaŭ kvardekjara virino. ‚Kompreneble’, mi aŭdis la virinon diri, ‚ankaŭ mi saniĝis pere de s-ro Gröning. Mi havis grandegajn stomakajn ulcerojn, mi ĉiam pli maldikiĝis kaj pro doloroj ne plu povis dormi. Dekduope ni estis ĉe Gröning. [...] Li rigardis min, kaj tiam estis al mi, kvazaŭ la ulceroj falus kiel ŝtonoj sur la teron. Ekde tiam mi ne plu havas dolorojn, ĉiam pli dikiĝas, kaj la rentgen-bildoj, kiujn mi farigis, montris nepridebateble malaperon de la ulceroj. Mi metis min je la dispono de la kuracista ekzamenkomisiono. Mi povas diri al vi, ke ili ege miris!’
La virino daŭrigis: ‚Sed tio estas nenio. Pasintsemajne staris ĉi tie sur la korto blinda viro. Li senĉese atendis plurajn tagojn kaj noktojn. Ĉar mi ofte iras ĉi tien, mi rimarkis lin. Mi havis kompaton al li, kaj mi invitis lin al manĝado. ‚Ne’, li malakceptis. ‚Mi devas ne manki en la momento, kiam s-ro Gröning elvenos.’ Tiam mi alportis por li bulkojn kaj diris al li, ke mi zorgos, ke oni venigu lin al la stacidomo. ‚Mi bezonas nenies helpon, ĉar mi povos iri sola al la stacidomo.’ Kaj tiam mi spertis tion per la propraj okuloj. S-ro Gröning venis, kaj la juna viro ekkriis: ‚Mi denove povas vidi!’ Fakte, la vualo malaperis de antaŭ liaj okuloj. Li pnomis al mi, kian saketon mi portas en la mano. Li diris: ‚Jen aŭto veturas, kaj tie estas la numerplato’, kaj sola li trovis la vojon al la stacidomo. Ĉiuj ĉirkaŭantoj ploris pro ĝojo.’"
Malpermeso kuraci far instancoj kaj kuracistaro
Post nelonge ankaŭ la instancoj – antaŭ ĉio la saninstancoj – okupiĝis pri la kazo. Estis fondita ekzamenkomisiono, kaj Bruno Gröning ricevis malpermeson kuraci. Kelkaj influohavaj kuracistoj estis liaj memdeklaritaj malamikoj. Ili penis ĉiurimede malebligi lian agadon kaj postulis, ke li submetiĝu al scienca kontrolo de lia sanigkapablo. Sed kia sinteno kaŝiĝis malantaŭ tiu malpermeso, evidentiĝas el la sekvaj diroj de plej gravaj partoprenantaj medicinistoj: "Gröning povas pruvi, kion li volas, oni tamen ne donos al li permeson kuraci." "Okupiĝi pri Gröning lezas la profesian honoron de kuracistoj." Fine de junio li devis definitive forlasi Herford. Ĉiuj penoj por akiri permeson kuraci malsukcesis.
Vivevoluo kaj decidaj etapoj de lia vivo
Preparado por lia posta agado
Devigita kaj ĉesigita metilernado
Post kiam li frekventis bazan lernejon ĝis la kvina klaso, Bruno Gröning komencis komercan metilernadon. Sed post du jaroj kaj duono li devis ĉesigi ĝin pro postulo de la patro. La ĉefmasonisto volis, ke ankaŭ lia filo lernu konstrumetion. Li igis lin studi la profesion de ĉarpentisto, sed ankaŭ tio ne eblis finiĝi per ekzameno. La ekonomia ĥaoso de la postmilita tempo ne permesis tion. Kvaronjaron antaŭ la fino de lia lernado la firmao, ĉe kiu li studis, devis esti malfondita pro manko de mendoj. En la sekva tempo li vivis de plej diversaj laboroj. Egon Arthur Schmidt skribis pri tiu tempo:
"Ĉiu laboro, pri kiu li okupiĝis, sukcesis"
"Diversaj laborkolegoj raportis al mi kiel apartan karakterizaĵon, ke ĉiu laboro, pri kiu li okupiĝis, sukcesis, ĉu li riparis horloĝojn kaj radioaparatojn, ĉu li aktivis kiel meĥanikisto. Teĥnikaĵojn li aparte ŝatis. Li neniam hezitis fari la plej krudajn kaj korpe plej malfacilajn laborojn. Kiel havenportisto li tiris sian ŝnuregon tute same kiel ĉiu alia kamarado. Tion li ne kaŝis, ja tio apartenis al la vojo, kiu kondukis lin en profundaĵojn por atingi altaĵojn. Malnova ĉina proverbo diras: 'Kiu neniam trairis marĉon, tiu ne povas fariĝi sanktulo.' Ekzistas abunde da atestoj de fruaj samvojuloj, el kiuj unu atingis min antaŭ nelonge kaj en kiu tute simple tekstas, ke el unujara kunlaborado Bruno Gröning restas al la raportanto en bona memoro kiel la plej bona kaj plej honesta kamarado imagebla, kiun li iam ajn havis."
Edziĝo kaj sortobatoj familiaj
Dudekunujara li edziĝis. Sed lia edzino ne havis komprenemon por li. Ŝi volis premi lin en la malvastecon de burĝa familia vivo kaj bagateligis la sanigojn kiel "kapricojn". La filoj Harald kaj Günter, naskitaj respektive en 1931 kaj 1939, ambaŭ mortis naŭjara. Kvankam jam sennombraj homoj spertis sanigon pere de Bruno Gröning, Getrud Gröning ne kredis je la saniga forto de sia edzo. Ŝi konfidis la infanojn ne al li, sed al kuracistoj. Sed la konvencia medicino ne povis helpi. Ambaŭ knaboj mortis en malsanulejo, Harald en 1940 en Dancigo, Günter en 1949 en Dillenburg. Por Bruno Gröning estis pezaj sortobatoj. Eĉ multajn jarojn poste venis ĉe li larmoj, kiam li parolis pri siaj filoj.
La tempo inter la mondmilitoj estis por li preparo por lia posta agado. Li devis fari kelkajn amarajn spertojn por kompreni la homojn en ĉiaj vivsituacioj kaj por povi kunsenti iliajn mizerojn
Helpi anstataŭ pafi – al la armefronto kaj en militkaptiteco
Dum la Dua Mondmilito li devis soldatiĝi en 1943. Tie okazis konfliktoj kun liaj superuloj. Pro lia rifuzo pafi al homoj oni minacis lin per milita tribunalo. Sed fine li tamen devis iri al la fronto. Li estis vundita, iris en rusan militkaptitejon kaj fine de 1945 venis kiel forpelito el la hejmregiono al okcidenta Germanio.
La konduto de Bruno Gröning en la milita tempo estis karakterizita de lia deziro helpi. Eĉ ĉe la fronto li uzis ĉiun eblon por agi por siaj kamaradoj aŭ por la civilularo.
En rusa vilaĝo li ebligis al homoj minacataj de morto pro malsato aliron al armea provianto. En la kaptitejo li streb-akiris por siaj kamaradoj pli bonajn vestojn, pli bonajn manĝaĵojn kaj pli bonajn restadejojn. Sennombrajn homojn, kiuj suferis je malsat-edemoj, li helpis al saniĝo. Dum la hororoj de la milito li mortigis neniun homon, sed al sennombraj homoj li helpis.
Apartiĝo de la geedzoj kaj sinturno al ĉiuj homoj
En decembro 1945 li estis liberigita el kaptiteco, estigis novan vivobazon en la heslanda Dillenburg, kaj venigis al si sian familion. Sed post kiam mortis lia dua filo kaj kiam lia edzino volis malpermesi al li ĉian help-agadon, li apartiĝis de ŝi. Li sentis sin devigita doni la sanigajn fortojn, kiujn li posedis, al ĉiuj homoj. Li diris: "Mi ne apartenas al unuopuloj, mi apartenas al la homaro."
Komence de 1949 lia vojo gvidis al la Rur-regiono. Pere de raportoj de kelkaj saniĝintoj ĉiam pli da homoj atentis pri Bruno Gröning. Li iris de domo al domo, ĉiam tien, kie li estis bezonata, kie malsanuloj petis pri lia helpo. Tiel li agadis en malgranda rondo, ĝis en marto 1949 li akceptis la inviton de inĝeniero el Herford viziti lian filon.
Infana kaj junula aĝoj
Batata, primokata, nekomprenata, akceptita – infano malsama ol la aliaj
Fuĝo el ŝtonkora ĉirkaŭaĵo en la naturon: "Tie ĉi mi spertas Dion"
Bruno Gröning naskiĝis la 31an de majo en Dancigo-Oliva kiel kvara el sep infanoj de la geedzoj August kaj Margarethe Gröning. Liaj gepatroj jam frue rimarkis la eksterordinarecon de sia filo, ekz. bestoj, kiujn oni rigardis fuĝemaj, kiaj leporoj kaj cervoj, spontane aliris lin kaj permesis, ke li frotkaresu ilin.
Ju pli Bruno Gröning kreskis, des pli fremda ŝajnis al li la medio. Gröning rakontis, ke hejme li estis ofte severe batita. La batoj, li diris, ne donis doloron al lia korpo, sed li sentis sin nekomprenata.
Forpuŝite de la malmolkoreco de sia ĉirkauxaĵo, la eta Bruno fuĝis en la naturon. Li sentis sin altirata pli al la bestoj, arboj kaj arbedoj ol al multaj homoj. Ofte li malaperis plurajn horojn en la arbaro.
"Tie mi spertis Dion. En ĉiu arbedo, en ĉiu arbo, en ĉiu besto, jes, eĉ en la ŝtonoj. Ĉie mi povis dum horoj stari kaj mediti -- ja ne ekzistis tempokoncepto -- kaj ĉiam estis al mi, kvazaŭ mia tuta interna vivo vastiĝus ĝis en la senfinecon."
En la sovaĝaj interbatiĝoj de la samaĝuloj li neniam partropenis. Tial li estis ofte la objekto de malica mokado kaj estis batita kaj punita pro sia alispececo.
Volonte vidataj sanigoj ĉe homoj kaj bestoj
Kun la tempopaso tiu karakterizaĵo de Bruno Gröning percepteblis, kiu poste metos lin sub la brillampon de publika atento: en lia ĉeesto homoj kaj bestoj saniĝis. Aparte dum la Unua Mondmilito li ofte vizitis lazareton, kie oni volonte vidis lin. La vunditoj sin sentis en lia ĉeesto bone, kaj multaj resaniĝis. Krome malsanuloj sendis peton al lia patrino, ke ŝi venu kun la eta Bruno al ili. En la familio kaj en la konataro la saniga kapablo de la infano estis volonte akceptita.
Strebo al memstareco
Bruno Gröning skribis en sia vivkroniko: "Jam kiam mi estis infaneto malsanuloj liberiĝis de siaj suferoj en mia ĉirkaŭaĵo, kaj infanoj kaj plenkreskuloj kverelantaj aŭ ekscititaj tute trankviliĝis post kelkaj vortoj de mi. Ankaŭ kiel infano mi povis konstati, ke bestoj, kiuj estis rigardataj fuĝemaj aŭ eĉ malicaj, montriĝis al mi bonvolaj kaj malsovaĝaj. Pro tio miaj rilatoj al la gepatra domo estis strangaj kaj streĉaj. Baldaŭ mi strebis al tuta memstareco, por forlasi la ĉirkaŭaĵon de la 'nekomprenateco' de mia familio."
Bruno Gröning (1906 - 1959)
Eksterordinara homo en publiko disputo
En 1949 la nomo Bruno Gröning tranokte saltis sub la brillampon de la germana publiko. Gazetaro, radio kaj semajnaj kinobultenoj raportis. Dum monatoj la okazaĵoj ĉirkaŭ la "mirakla kuracisto", kiel li estis baldaŭ nomata, streĉe tenis la atenton de la tuta respubliko Estis produktita kinofilmo, ekfonditaj sciencaj ekzameno-komisionoj, kaj la publikaj instancoj okupiĝis pri la kazo Bruno Gröning ĝis en la plej altaj tavoloj. La social-ministro de Nordrejn-Vestfalio persekutigis Brunon Gröning pro malobservo de la leĝo pri naturkuracado, aliflanke la bavara ministroprezidento klarigis, ke oni ne malsukcesigu tian "esceptan fenomenon" kiel Gröning pro paragrafoj. La bavara ministerio pri internaj aferoj nomis la agadon de Gröning "libera am-agado".
En ĉiuj popoltavoloj oni forte kaj akre disputis pri la kazo. La emociaj ondoj ĵetiĝis alten. Ekleziuloj, kuracistoj, ĵurnalistoj, politikistoj kaj psikologoj: ĉiuj parolis pri Bruno Gröning. Por unuj liaj miraklaj sanigoj estis gracaj donacoj de pli alta forto, por la aliaj ĉarlatanaĵoj. Sed la aŭtenteco de la sanigoj estis pruvita per medicinaj ekzamenoj.
Mondvasta intereso pri simpla laboristo
Gröning, naskite en 1906 in Dancigo kaj post la milito enmigrinte en okcidentan Germanion kiel forpelito el sia hejmregiono, estis simpla laboristo. Li vivis de plej diversaj laboroj, estis i.a. ĉarpentisto, fabrik- kaj havenlaboristo. Nun li subite staris en la centro de publika intereso. La informoj pri miraklaj sanigoj disvastiĝis tutmonden. El ĉiuj landoj venis malsanuloj, petleteroj kaj ofertoj. Dekmiloj da helposerĉantoj pilgrimis al liaj agolokoj. Revolucio en la medicino komenciĝis.
En vajco de malpermesoj, procesoj, kaj profitavidaj kunlaborantoj
Sed ankaŭ kontraŭfortoj ekzistis. Ili ĉiurimede agitis por malhelpi la agadon de Bruno Gröning. Malpermesoj sanigi sekvis lin, procesoj estis instigitaj kontraŭ li. Malsukcesis ĉiuj penoj por konduki lian agadon en ordigitajn vojojn. Unuflanke pro la rezisto de influaj sociaj fortoj, aliflanke pro la nekompetenteco aŭ profitavido de liaj kunlaborantoj. Kiam Bruno Gröning mortis en 1959 en Parizo, la lasta proceso kontraŭ li estis en plena disvolviĝo. La proceso estis ĉesigita, neniam estis eldirita fina verdikto. Sed multaj demandoj restis neresponditaj.
Dio estas la plej potenca kuracisto
Ne ekzistas nesanigebla
Fido kaj kredo – antaŭkondiĉo de saniĝo
Vere sanigi povas nur Dio, neniu homo. Dio estas la plej granda kuracisto. Por Li ne ekzistas nesanigeblo kaj neeblo. Ĉiam denove Bruno Gröning diris: "Fidu kaj kredu, helpas, sanigas la dia forto!"
La sola afero, kiun li atendas de helposerĉanto, estas la preteco doni al li fidon kaj akcepti la kredon je Dio, je ties saniga forto kaj je la propra saniĝo. Se homo plenumas ĉi tiun antaŭkondiĉon, tiam Bruno Gröning povas helpi. Eĉ se la kredo de unuopulo estas tro malforta, li proponas sian helpon: "Se vi hodiaŭ ankoraŭ ne povas kredi, tiam mi volas fari tion por vi, ĝis vi vere kredas. Kaj se vi hodiaŭ ankoraŭ ne petas, ankoraŭ ne povas peti, tiam mi volas fari ankaŭ tion por vi."
Dio ne estas punanta juĝisto
Tiel pere de Bruno Gröning ĉiu homo, kiu akceptas la kredon je sano, povas ricevi la helpon de Dio. Al ĉiuj estu helpite. La homoj spertu, ke Dio ne estas punanta juĝisto, sed amoplena Patro. Ĉiuj homoj estas Liaj infanoj, kaj Li estas por ili amiko kaj redemptoro.
Pere de Bruno Gröning homo povas denove sperti la miraklojn de Dio. Dio estas por ĉiuj homoj la plej granda kuracisto kaj helpanto. Por li nenio estas malebla. Bruno Gröning diris: "Ekzistas multo, kio ne estas klarigebla, sed nenio, kio ne povas okazi."
Homo estas spirito
Korpo estas nur surtera ujo por spirito kaj animo
Bruno Gröning klerigis siajn aŭskultantojn pri la vera eco de homo: "Kiu estas vi?" li demandis. Neniu el liaj aŭskultanoj sciis respondon krom la diro de sia nomo. Sed Bruno Gröning ne akceptis tion kiel valida. "Ĉu vi estas via korpo?" Li esploris plu. Post nia silentado li klarigis al ni, ke ekde ĉiam ni ne estas korpo, sed spirito. Nian korpon ni ricevis prunte de Dio por nur ĉi tiu surtera vivo, ricevitan je la naskiĝo kaj redonendan al la tero, kiam ni iros hejmen. Nia animo faras la ligon inter spirito kaj korpo kaj kunprenas la bonajn kaj malbonajn spertojn de ĉi tie kun si en la transmondon. La animo estas la portilo de la dia fajrero, kiu ebligas la rilaton al Dio en tiu momento, en kiu la homo malfermas sin en la kredo. Se la animo fermas sin en nekredo, tiam la ligo al Dio restas fortranĉita.
Do korpo ne estas la esenco de homo, sed nur surtera kovrilo por spirito kaj animo. Pro tio per la mortado de la korpo ne ĉio estas finita, kion nuntempe multaj homoj kredas, sed la vivo plu daŭras. Ĝi ne estas ligita al la korpo.
Homo ne estas malbona – nur kiam li sin neglektas, li iĝas viktimo de la malbono
Homo estas spirito, lia korpo estas donaco, kiun Dio disponigis al li por unu surtera vivo kiel ilon. La origina destino de la homo estas uzi la korpon por bono kaj pere de ĝia helpo realigi bonajn pensojn. Sed pere de la libera volo homo havas ankaŭ la eblon uzi ĝin por malbono, por ŝteli, por mortigi, por detrui. Laŭ la agoj de homo oni povas legi, al kiu li havas ligon, en kies servo li staras: en la servo de Dio aŭ en la servo de Satano. Tio ne signifas, ke homo kiel tia estas bona aŭ malbona, sed:
"Homo estas kaj restas dia, neniam li estas diabla, neniam li estas satana, neniam homo estas malica, sed li povas esti tia nur, se li forlasas Dion, se li neglektas sin mem, li povas esti makulita de malbono. La malbono kaptas lin kaj tiam li devas servi al la malbono. Ne la homo estas, kiu faras malbonon, sed la malbono. De la malbono estas atendebla nenio bona! Sed same de Dio nenio malbona!"
"Se li [homo] estas tro malforta, li estas kaptita de la malbono, tiam li defalas, tiam li ne povas iri tiun vojon, kiu gvidas supren, tie mankas forto, li defalas kaj falas en la brakojn de la malbono kaj tiam li estas elmetata al la malbono. Se tie ne venas savanta, helpanta mano kaj eltiras lin tien, tiam li estas perdita por longa tempo. Tiam li devos servi al la malbono."
Ĉiu penso havas efikon
La devo de ĉiu homo estas teni sian korpon en ordo. Sed ĉiu negativa penso, ĉiu malbono vorto kaj ĉiu malbona ago efikas damaĝe al la korpo, t. e., se la spirito ne estas ligita kun Dio kaj sin donas al la negativaj fortoj, tio povas kaŭzi malsanon ĉe la korpo.
Sed se la animo denove malfermas sin al la enfluo de la dia forto kaj denove ligas sin al la spirito, tiam la saniĝo de la korpo estos la sekvo. Tial la propra spirita sinteno estas ege decida. Neniam saniĝo estu promesita. Ĉiam dependas de la homo mem, kiel li malfermas sin al la bono kaj internigas la instruon de Bruno Gröning. Kuracado de la korpo povas kontraŭbatali nur la efikon, sed ne povas forigi la kaŭzon. Tion kapablas nur la homo mem per realigo de la "granda transformiĝo".
Pensoj estas fortoj
Pozitiva penso konstruas, negativa penso detruas
Bruno Gröning ofte admonis siajn aŭskultantojn ekzameni siajn proprajn pensojn kaj akcepti nur la bonajn. Dio kaj Satano estas fontoj ne nur de fortoj, sed ankaŭ de pensoj. Ili senĉese dissendas pensojn: Dio bonajn, Satano malbonajn. Homo mem ne povas - tiel diris Bruno Gröning - produkti pensojn, sed li posedas nur la kapablon akcepti ilin.
"Estas ege grave, kiajn pensojn la homo akceptas, ĉar pensoj estas fortoj. Se la homo volas bonon, Dio lin helpas, se li volas malbonon, Satano lin helpas."
La homo ne estas senvole elmetata al ĉio, kio venas en lian kapon. Li mem decidas, kiajn pensojn li permesas kaj kiajn ne. La elekton li ja faru konscience, ne supraĵe. Malantaŭ ĉiu penso staras forto: pozitiva penso konstruas, negativa penso detruas; ĝojiga novaĵo feliĉigas, malĝojiga forprenas esperon. Pensoj estas spiritaj fortoj. Ili havas en si forton, pri kiu la nuntempa homaro apenaŭ ion ajn suspektas. Penso ĝerminta en la amo povas instigi homon doni sian vivon por alia. Sed tia fontinta el malamo povas peli lin al mortigo de alia. "Gardu vin kontraŭ ĉiu malbona penso!"
"Ĉio, kion vi enprenas en vin, vi devas ree fordoni"
"Vi devus nun, hodiaŭ, konscii ke, se vi akceptas eĉ unu malbonan penson, pluaj fiaj pensoj penetris en vin kaj vi poste ankaŭ diris fivortojn. Do ĉio, kion vi enprenas en vin, vi devas ree fordoni."
"Se vi akceptis eĉ nur unu fipenson, vi iĝas servanto de la malbonulo, vi vere iĝas servanto de Satano! Akceptu tion, kion mi diris al vi!"
Homo agas laŭ sia volo
Sed kion homo povas fari kontraŭ deprimaj, dubigaj, timo- aŭ devigopensoj, kiel rezisti kontraŭ ili? Ili aperas subite el nenie, atakas lin kaj volas ekkapti lian animon. Kion li faru?
Satano volas gvidi la homon al konfuzo per negativaj pensoj - egale de kiu eco - deviigi lin for de la dia vojo. Li volas, ke homo timu, ĉagreniĝu, dubu pri la bono kaj peku kontraŭ la ordonoj de Dio. Por atingi tion li volas kredigi al li, ke homo estas ludpilko de malbonaj pensoj kaj sentoj, ke li estas senhelpe elmetata al ili. Sed tio estas mensogo kaj trompo.
Dio kreis homon tiel, ke li mem povas decidi pri sia pensado, parolado kaj agado. Se aperas malbona penso antaŭ lia interna okulo, tiam li povas rifuzi ĝin trankvile sed emfaze. Se li tiam rezistas, la malbono devas cedi kaj ne povas gajni potencon super li. Homo decidas mem pri sia sorto per sia libera volo. "Homo agas laŭ sia volo. Kia la volo, tia la penso. Penso instigas homon al ago."
Unue la volo saniĝi devas ĉeesti
Per simpla ekzemplo Bruno Gröning montris, kian grandan signifon havas la pensoj. Ĉe konstruado de domo la unua puŝo estas la volo aŭ la deziro konstrui domon. Poste ĉiam pli konkretiĝas la penso, ĝis preciza plano estas farita. Ĝis tiam la konstruaĵo ekzistas nur en la fantazio de la domposedonto. La vera konstruado de la domo estas sur longa vojo nur la lasta paŝo, kiun antaŭas multnombraj pripensoj kaj preparoj.
Same estas pri saniĝo. Unue devas ekzisti la volo saniĝi, poste okazu pensa disiĝo de la malsano kaj estu akceptita kredo je la saniĝo. Nur la lasta paŝo estas la okazanta saniĝo. Sed ĝi ne estas ago de homo, sed graca ago de Dio. Homo ne povas ĝin meriti, sed ja akiri.
La kontraŭaĵoj "bono" kaj "malbono"
Homo vivas inter ili kaj ĉiam havas elekton
Se homo povas decidi per la libera volo, tiam leviĝas la demando: kiaj estas la alternativoj, inter kiuj li povas elekti? Pri tio Bruno Gröning diris: "Ne mistaksu kaj ne forgesu, geamikoj, ke homo vivas inter bono kaj malbono. Inter tiuj li vivas, tie la bono, tie la malbono, intere estas la homo, li decidas."
Homo povas elekti. Li povas fari bonon aŭ malbonon. Kiam unu el liaj proksimuloj estas en mizero, tiam li povas helpi, li povas senatente preterpasi lin aŭ eĉ ekspluati la mizeron de alia por si mem. Li povas fari, kion li volas. Ĉiam en sia vivo homo staras - konscie aŭ nekonscie - antaŭ voj-forkiĝoj, ĉe kiuj li devas decidi por la bona aŭ la malbona vojeto. Plej ofte estas ĉiutagaj okazaĵoj, kiuj destinas la vojon de la sorto.
Kiel estas ekzemple, se oni pro furiozo pri vera diro rompas kun amiko, pro ĉagreno pri la ĉefo ĉesigas sian postenon, aŭ pro ofendita fiero malakceptas unikan oferton? Kiel ofte estas spontanaj decidoj, kiujn oni poste bedaŭras, sed ne plu povas malfari. Unu malgrandega momento povas destini la pason de la tuta plua vivo, al la bono aŭ al la malbono.
Konstruaj kaj detruaj fortoj
Sed kiel tio okazas? Kio estas malantaŭ la esprimoj "bono" kaj "malbono"? Ĉu ne la tuta vivo estas produkto de blinda hazardo, al kiu la homo estas senhelpe elmetata?
La bono - tiel Bruno Gröning klarigas - venas de Dio, la malbono de Lia kontraŭulo: de Satano! Tiu vere ekzistas, kaj li donis al si la celon detrui ĉion bonan, dian. Bruno Gröning: "Kiu faras tion, kiu preterlasas neniun ŝancon por detrui la bonon, la dian. De kie venas la malsano, la malsano je tio, kio kreskas ĉi tie sur ĉi tiu Tero? Prenu, kion vi volas, ian frukton aŭ iun alian vivaĵon, Satano konstante kaj senĉese provas detrui ĉion. Krome li sukcesis ronĝi je la homo."
"Satano, kiu ekzistas sur ĉi tiu Tero, preterlasis nenion por detrui la bonon, la dian."
"Kie Dio, tie la amo; militoj tie, kie Satano."
En la spirita mondo la du polusoj kontraŭstaras unu la alian: Dio kiel la vivo mem kaj Satano, kiu volas detrui ĝin. Flanke de ili troviĝas armearoj da spiritaj estaĵoj, kaj la batalo estas farata kun ĉia rigoreco. Ambaŭ flankoj disponas pri enormaj energioj. Ĝian econ Bruno Gröning priskribis per simplaj vortoj: "La dia forto estas konstrua, kaj la malbona, diabla, satana estas detrua."
Homo povas enpreni en sin ambaŭ kaj lasi ilin efiki, kaj en la korpo kaj en la animo. Unu efikas fortiga kaj konstrua, la alia malfortiga kaj detrua. La pozitiva forto kaŝas en si sanon, la negativa malsanon.
Malsano ne estas puno far Dio, sed la sekvo de falsaj pensoj kaj faroj
Bruno Gröning diris, ke malsano venas de la malbonulo kaj ne estas - kio ofte estas asertata - puno de Dio. Tiajn pensojn li nomis mensogoj kaj forte malakceptis ilin. Dio ne punas! Malsano estas sekvo de malbonaj pensoj kaj agoj. Kiam la kaŭzo estas forigita, tiam ankaŭ la efiko malaperos, kaj tio estas la volo de Dio.
"Ne pravas, kion homoj kredas, ke malsano estus puno de Dio. Oni komparu ĝin kun tio, kiam infano forlasas la gepatran domon. Tiam la gepatroj ne plu povas superteni la manojn, ili ne plu povas protekti la infanon. Tiel ankaŭ ni forlasis nian Patron. Ni devas ne forgesi, ke ni estas solaj nur infanoj de Dio. Nur Li povas helpi al ni! Kaj Li helpos al ni, kiam ni estos retrovinta la vojon al Li."
La libera volo
Homo mem decidas, ĉu li kredas je malsano aŭ bona sano
Interna konflikto
Kiam dum la sanigprocezo aperas doloroj, tiam ne ĉiam estas facile pensi pri Regelungen. Multaj homoj fariĝas malcertaj: "Ĉu estas (Regelungen) aŭ simptomoj de malsano?" Komenciĝas interna konflikto pri la kredo. Ĉi tie estas decidite, ĉu homo ricevas saniĝon aŭ ne aŭ kiel longe la sanigprocezo daŭros. Dependas de tio, al kio li donas pli fortan kredon, la penso pri malsano aŭ la penso pri saniĝo. Se li plu kredas je malsano, tiam li konservas ĝin, sed se li luktas por la kredo je bona sano, tiam la saniĝoprocezo okazos. Homo decidas mem.
Neniu povas esti devigita saniĝi, li povas nur libervole decidi
Tio estas grava punkto en la instruo de Bruno Gröning. Ripetfoje li akcentas, ke la homo havas netuŝeblan liberan volon, la plej altan donacon, kiun Dio povas doni al vivestaĵo. Ĝi levas la homon de la ŝtupo de direktita kreaĵo al tiu de libera infano, kiu sekvu la ordonojn de Dio ne devigite, sed libervole. Sed la libera volo ebligas al li ankaŭ peki kontraŭ la leĝoj de Dio.
Bruno Gröning respektis la liberan volon de la homo plej alte. Pro tio li povas helpi nur al tiu, kiu lasas sin esti helpata, kiu estas preta por disiĝi de malsano. Li rajtas depreni de la homo nur tion, kion tiu donas al li per sia propra volo. Kiu "sidas sur" sia malsano, ĉiam pensas pri ĝi kaj parolas pri ĝi, tiu vane atendos sian saniĝon. Bruno Gröning diris: "Mi rajtas helpi al homo trovi la vojon al la bono, sed mi rajtas nek transpreni de li la decidon pri tio, nek devigi lin al la bono. Ĉiu devas mem trovi sian vojon."
"Regelungen"
Purigo de la korpo povas unue kaŭzi dolorojn
La "Regelungen" estas parto de la puriga procezo
Dum la akceptado de la saniga energio kelkaj homoj ricevas dolorojn. Tiun fenomenon Gröning nomis "Regelung". Ĝi estas signo de komenco de ŝanĝiĝo en la korpo. La normaligaj doloroj ne estas kompareblaj kun tiuj de la malsano. Ili estas kaŭzitaj de la Heilstrom kaj estas esprimo de purigo de la malsaniĝintaj organoj. Kurt Trampler (sanigito, iama kunlaboranto de Bruno Gröning, ĵurnalisto kaj libroaŭtoro) skribas pri tio: "Ankaŭ la normaliga doloro sufiĉe ofte konfuzas la helposerĉantojn. La normaliga doloro devas esti. Ofte unuopaj homoj timis, kiam ekestis la normaliga doloro, ke aperis denova atako. Ili timis kaj diris: ‘Fariĝis pli malbone, ni iru al kuracisto.’ Gröning: ‘Pro tio mi atentigas vin: kiam aperas la normaliga doloro, eltenu tion. Ne okazas io malbona, sed nur, ke la homo saniĝas.’"
La formoj de la Regelungen povas esti diversaj. La doloroj povas esti similaj al tiuj de la malsano, kelkfoje eĉ pli fortaj. Sed ili povas montri sin ankaŭ tute alimaniere. Estas diverse de kazo al kazo, ĉar ĉiu homa korpo reagas al la saniga forto individue.
La normaliga doloro ne povas esti ŝparita al la homo. Ĝi estas parto de la puriga procezo, per kiu la malpuraĵo de la malsano estas spirite forigata el la korpo.
La procezo de Regelung
Bruno Gröning klarigis la fenomenon de la Regelungen per ekzemplo de malpurigita laktujo. Li demandis, kion oni faru, se la acidan, odoraĉan lakton en la ujo anstataŭus freŝa. La respondo estas evidenta: unue oni devas elverŝi la malbonan lakton, poste purigi la ujon. Tute simile - en metafora senco - estas ĉe homoj. Se oni rigardus la korpon kiel ujon, la malsanon kiel la malbonan kaj la sanon kiel la bonan lakton, tiam la homo unue devas spirite disiĝi de la malsano - forverŝi la malbonan lakton. Poste la korpo estas purigata de la "malpuraĵo" de la malsano - tio estas la Regelungen. Nur en la purigitan ujon oni povas meti la freŝan lakton - la sano eniras la homon.
Per alia bildo li komparas la homon kun fruktopelvo: "Prenu pelvon, kiu estas plenigita, egale de kio, eble per fruktoj, kiuj multajn tagoj kuŝas tie, t.e. kuŝis, kaj neniu okupiĝis pri ili, kaj neniu sciis trakti ilin kaj ili fariĝis malbonaj. Vi ne plu povas manĝi tiujn fruktojn. Kaj nun venas iu, kaj volas doni al vi novajn, sanajn fruktojn, tiam estus granda malsaĝo, se oni metus la bonajn, la novajn, la sanajn fruktojn sur tiujn malbonajn, ĉar ankaŭ la bonaj transirus en la staton, kiun havas la malbonaj. Se vi volas havi la sanajn fruktojn, tiam vi ja devas unue forĵeti la malbonajn, la malsanajn, la ne plu manĝeblajn; sed ne nur tio: vi devas ankaŭ purigi tiun fruktopelvon mem por tiam ricevi la sanajn. Komparu tion, la pelvon, kun via korpo kaj la fruktojn kun viaj malsanaj organoj, kaj la sano estas tio, kion vi esperas, sed tio estas neebla, se vi la malbonon ne povas forĵeti, t. e. ĉi-kaze, se vi okupiĝas pri via malsano."
"Einstellen"
La ĝusta sinteno de la korpo kaj spirito por akcepti la dian Heilstrom
Bruno Gröning nomis Heilstrom la spiritan forton, kiu atingas sanigon. Li uzis sinonimojn ankaŭ por la konceptoj saniga ondo kaj dia forto. Sed kiel homo enprenu en sin la Heilstrom, kiel sin malfermi al la dia forto? Bruno Gröning konsilis al la helposerĉantoj la sekvan sidmanieron: ne krucu la brakojn kaj gambojn, kaj malfermu la manojn kun la polmoj supre sur la femuroj. Krom tiu fizika detalo gravas, ke oni malŝaltu ĝenajn pensojn kaj tute koncentriĝu pri tio, kio okazas en la korpo. Malfermita, kredanta sinteno de la spirito estas antaŭkondiĉo. Tiamaniere homo povas malfermi sin al la enfluo de la saniga forto. Bruno Gröning diris: "Dio donas al ni ĉion bonan, sed ni devas akcepti en nin ĉion Lian, kion Li sendas al ni. Do - faru tion!"
Kial la pozicio de la korpo estas tiel grava, li klarigas sekve: "La homoj, kiuj ankoraŭ havas moveblan korpon, tiel ofte tre volonte kramfas ĝin, jen la potenco, la potenco de kutimado. Gamboj krucitaj, metitaj unu sur la alian; certe li foje povas sidaĉi laŭplaĉe, sed ne tiam, kiam li volas ricevi la bonon, la dian. Li devas esti libera, kun malfermitaj manoj li devas sidi – aŭ stari!"
Kurt Trampler (sanigito, iama kunlaboranto de Bruno Gröning, ĵurnalisto kaj libroaŭtoro) skribis en sia libro La granda transformiĝo: "Gravas [...] krom la interna preparo ankaŭ ŝajne malgranda, sed tamen tre grava eksteraĵo. Oni sidu kun libera dorso kaj metu kunen nek la krurojn, nek la manojn. La reciproka intertuŝo de la manoj kaŭzas laŭ Gröning kortan cirkviton de la vivofluo en la supra korpoparto. Meti la krurojn kunen aŭ eĉ meti gambon sur alian estigas la saman damaĝon en la malsupra korpoparto. Kiu faras tiajn erarojn pro kutimo, tiu eĉ povas altiri al si en longa perspektivo tre malagrablajn malsanojn."
Atenti, kion oni sentas en la propra korpo
La konscian akcepton de la forto Bruno Gröning nomis "Einstellen". La homo "agordiĝas" al akcepto de la Heilstrom. Kiam kaj kie tio okazas, ne estas nepre grave. Gravas nur, ke li estu trankvila, malŝaltas ĉiujn ĝenajn pensojn kaj ekzakte observas, kio okazas en la propra korpo. Bruno Gröning fojon post fojo demandis siajn aŭskultantojn, kion ili sentas.
"Vi devas agordi vin nur al tio, por ricevi, pli bone dirite por akiri, la veran, dian sendaĵon. Kiel vi akiras tiun sendaĵon, tion vi konstatas. Sed ĉiam denove mi devas diri, nur tiam, kiam vi donas al via korpo veran atenton, kiam vi atentas, kio okazas en ĝi, multe malpli ĉirkaŭ ĝi, sed nur en ĝi, en via propra korpo."
Ĉiu homo povas senti la Heilstrom en sia propra korpo. Unu perceptas elektran flueton, alia alfluon de malvarmo aŭ varmo. Tria devas movi la brakojn kaj gambojn, kvara devas skuiĝi. Tiel la Heilstrom kaŭzas ĉe unuopaj homoj plej diversajn reagojn.