Homo estas spirito

Korpo estas nur surtera ujo por spirito kaj animo

Bruno Gröning lachtBruno Gröning klerigis siajn aŭskultantojn pri la vera eco de homo: "Kiu estas vi?" li demandis. Neniu el liaj aŭskultanoj sciis respondon krom la diro de sia nomo. Sed Bruno Gröning ne akceptis tion kiel valida. "Ĉu vi estas via korpo?" Li esploris plu. Post nia silentado li klarigis al ni, ke ekde ĉiam ni ne estas korpo, sed spirito. Nian korpon ni ricevis prunte de Dio por nur ĉi tiu surtera vivo, ricevitan je la naskiĝo kaj redonendan al la tero, kiam ni iros hejmen. Nia animo faras la ligon inter spirito kaj korpo kaj kunprenas la bonajn kaj malbonajn spertojn de ĉi tie kun si en la transmondon. La animo estas la portilo de la dia fajrero, kiu ebligas la rilaton al Dio en tiu momento, en kiu la homo malfermas sin en la kredo. Se la animo fermas sin en nekredo, tiam la ligo al Dio restas fortranĉita.

Do korpo ne estas la esenco de homo, sed nur surtera kovrilo por spirito kaj animo. Pro tio per la mortado de la korpo ne ĉio estas finita, kion nuntempe multaj homoj kredas, sed la vivo plu daŭras. Ĝi ne estas ligita al la korpo.

Homo ne estas malbona – nur kiam li sin neglektas, li iĝas viktimo de la malbono

Homo estas spirito, lia korpo estas donaco, kiun Dio disponigis al li por unu surtera vivo kiel ilon. La origina destino de la homo estas uzi la korpon por bono kaj pere de ĝia helpo realigi bonajn pensojn. Sed pere de la libera volo homo havas ankaŭ la eblon uzi ĝin por malbono, por ŝteli, por mortigi, por detrui. Laŭ la agoj de homo oni povas legi, al kiu li havas ligon, en kies servo li staras: en la servo de Dio aŭ en la servo de Satano. Tio ne signifas, ke homo kiel tia estas bona aŭ malbona, sed:

"Homo estas kaj restas dia, neniam li estas diabla, neniam li estas satana, neniam  homo estas malica, sed li povas esti tia nur, se li forlasas Dion, se li neglektas sin mem, li povas esti makulita de malbono. La malbono kaptas lin kaj tiam li devas servi al la malbono. Ne la homo estas, kiu faras malbonon, sed la malbono. De la malbono estas atendebla nenio bona! Sed same de Dio nenio malbona!"

"Se li [homo] estas tro malforta, li estas kaptita de la malbono, tiam li defalas, tiam li ne povas iri tiun vojon, kiu gvidas supren, tie mankas forto, li defalas kaj falas en la brakojn de la malbono kaj tiam li estas elmetata al la malbono. Se tie ne venas savanta, helpanta mano kaj eltiras lin tien, tiam li estas perdita por longa tempo. Tiam li devos servi al la malbono."

Ĉiu penso havas efikon

La devo de ĉiu homo estas teni sian korpon en ordo. Sed ĉiu negativa penso, ĉiu malbono vorto kaj ĉiu malbona ago efikas damaĝe al la korpo, t. e., se la spirito ne estas ligita kun Dio kaj sin donas al la negativaj fortoj, tio povas kaŭzi malsanon ĉe la korpo.

Sed se la animo denove malfermas sin al la enfluo de la dia forto kaj denove ligas sin al la spirito, tiam la saniĝo de la korpo estos la sekvo. Tial la propra spirita sinteno estas ege decida. Neniam saniĝo estu promesita. Ĉiam dependas de la homo mem, kiel li malfermas sin al la bono kaj internigas la instruon de Bruno Gröning. Kuracado de la korpo povas kontraŭbatali nur la efikon, sed ne povas forigi la kaŭzon. Tion kapablas nur la homo mem per realigo de la "granda transformiĝo".

 

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning