La "Heilstrom"

Vivofluo el la dia fortofonto

Bruno Gröning spricht zu den Menschen am Traberhof.

Gröning kiel "transformanto" inter la "elektra centralo" Dio kaj la "inkandeska ampolo" homo

Bruno Gröning nomis sin mem peranto de spirita forto, kiu venas rekte de Dio kaj atingas sanigon. Tiun dian forton li nomis "Heilstrom".

Por klarigi la naturon de la saniga energio li uzis bildon. Li komparis Dion kun elektra centralo, la homon kun inkadeska lampo. Same kiel la inkadeska lampo povas plenumi sian celon nur tiam, kiam atingas ĝin la kurento el elektra centralo, la homo povas vivi en la dia ordo nur tiam, kiam li estas nutrata per la forto de Dio. Al si mem Bruno Gröning atribuis la taskon de "transformilo". Li transformis la senfine altajn energiojn tiamaniere, ke ĉiu homo ricevu nur tiom, kiom li povas akcepti. Lia kapablo akcepti la forton estis senlima. Ekzemple ĉe Traberhof apud Rosenheim eblis, ke miloj da homoj samtempe sentu la sanigan forto kaj ke okazu amasaj saniĝoj.

Kiam la ligo inter Dio kaj homoj ŝiriĝis

Bruno Gröning klarigis, ke en la praa stato ekzistis rekta ligo inter la "centralo" Dio kaj la "ricevanto" homo. La homoj vivis surtere kiel infanoj en plej alta unueco kun sia Patro. Sed forturninte sin de Dio, ili elfalis el la dia ordo kaj elmetis sin al mizero kaj sufero. La ligo inter Dio kaj la homo ŝiriĝis. Kun la tempopaso estiĝis ĉiam pliprofundiĝanta abismo, kiun la homoj per si mem ne povis superponti.

La ponto super la abismo inter Dio kaj homoj direkte al nova vivosento

Bruno Gröning atentigis: "Kaj ĉar la homo ne plu povis reveni sur la originan, sur la dian vojon, ĉar estis eksplodinta la ponto, kiu gvidis al ĉi tiu vojo, kaj li estis kunpuŝata sur etan areon kaj nur vagadis sen orientiĝo - la ponton al ĉi tiu vera, dia vojo mi refoje konstruis, mi restarigis ĝin, kaj se vi uzas  tiun ponton, se vi iras trans ĝin, tiam vi venas sur la vojon, sur la dian vojon, kie eĉ vi havas la ligon al la granda, sola, dia agado, kie vi ricevas la veran, la originan, la ĝustan, la dian vivoenergion, por tiam plu povi bone, antaŭ ĉio sane, pasigi vian vivon."

"Kaj kiu iras trans tiun ponton kaj plupaŝas laŭ la vera, dia vojo, tiu ricevos tute alian senton, tiu miros pri ĉio, kio ekzistas tie, kion li ĝis nun ankoraŭ ne povis ekkoni. Nur tiam vi ricevos tie fakte la ligon al la granda dia agado."

Kiu plenumas la instruon de Bruno Gröning kaj malfermas sin al la dia forto, tiu sentos je la propra korpo la Heilstrom. Tute nova vivosento eniĝas en lin: doloroj, zorgoj kaj mizeroj malaperos, sano, harmonio kaj ĝojo prenos lokon en li. Li komencos sperti, ke Dio ne tronas kiel senkompata juĝisto alte super la astroj, sed ke Li estas kiel amoplena Patro ĉe la homoj kaj volas helpi al ili. La abismo estas venkita. La homo denove spertas la prastaton.

 

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning