La granda transformiĝo

Disigi sin de malsanoj kaj kredi je bona sano

Tausende suchten die Hilfe bei Bruno Gröning am Wilhelmsplatz.

Okupiĝi pri malsano pense signifas alkroĉiĝi al ĝi

Fojon post fojo Bruno Gröning vokis la homojn al "la granda transformiĝo". Li admonis ilin realigi la kredon je la bono per agado kaj rezigni je malbonaj kutimoj.

Unuavice li postulis, ke homoj ne plu pensu pri malsano. Ĉiam li substrekis, ke malsano venas de la malbono kaj estas la malbono. Okupiĝo pri ĝi signifas okupiĝi pri malbono. Tio malhelpas la sanigoprocezon kaj eĉ povas malebligi ĝin. "Kiu okupiĝas pri la malsano, tiu alkroĉiĝas al ĝi kaj baras la vojon de la Dia forto."

La homo apartigu sin de malsano, ne konsideru ĝin sia propraĵo, sed vidu en ĝi malbonon. "Malsano ne apartenas al la homo!"

Pludoni malsanon al Bruno Gröning

Bruno Gröning proponis al homoj, ke li forprenos de ili malsanojn: "Donu al mi viajn malsanojn kaj viajn zorgojn! Solaj vi ne venkos ilin. Mi portas ilin por vi. Sed donu ilin al mi libervole, mi ne ŝtelas!"

"Se vi liberigas malsanojn, por ke mi povu depreni ilin, tiam estas bone; se vi kroĉiĝas al ili, tiam mi ne rajtas fari ion. La sepa ordono malpermesas tion: ‘Ne ŝtelu!’ Se mi deprenus de homoj malsanon perforte, mi pekus. Mi ne rajtas ŝteli! Kiu amas sian malsanon, tiu kroĉiĝas al ĝi; kiu povas ĝin forgesi, de tiu mi forprenas ĝin, por ke li liberigu ĝin, ne nur pense, sed ankaŭ per agoj. Vi devas atenti miajn vortojn! Mi ne volas influi vin. Se vi liberigas malsanon, tiam mi forprenas de vi ĉiujn suferojn!"

Unue la homo devas estigi internan transformiĝon en si

Kiel grave Bruno Gröning konsideris la internan transformiĝon de unuopuloj, tion montras la sekva eltiraĵo el la libro La granda transformiĝo de Kurt Trampler (sanigito, iama kunlaboranto de Bruno Gröning, ĵurnalisto kaj libro-aŭtoro): "Ankaŭ en privataj interparoloj mi ofte aŭdis de Gröning la decidan konstaton, ke li portas la respondecon antaŭ Dio fari ‘sanigojn per la pure Dia forto’ nur ĉe tiuj suferantoj, kiuj havas almenaŭ bonan volon vivi laŭ la Dia leĝo kaj ekskludi tiujn de la sanigo, kiuj ne estas pretaj por rezigni pri malbono. "Mi povus," li diris,"fari amasan sanigon ankaü tiamaniere, ke mi dirus: ‘Ĉiuj malsanuloj de urbo aŭ de lando saniĝu! Sed ĉu per tio ne estus pli perdite ol gajnite? Ĉu la malbonaj inter la malsanuloj estus per tio pretaj je transformiĝo? Ĉu ili ne nur misuzus la reakiritan sanon? Ne! Unue la homo devas estigi internan transformiĝon en si, unue li devas esti preta por eltiri el si la diablaĵon kaj trovi la vojon al Dio. Nur tiam li estas inda por saniĝi."

La prahomoj  ne estis malsanaj

La sekvaj vortoj de Bruno Gröning komprenigas tiun eldiron kaj klarigas la estiĝon de malsanoj:

"Kiel entute okazis, ke homo malsaniĝis? La prahomoj ne estis malsanaj. La homoj malboniĝis, ĉiam pli malbonaj de generacio al generacio. La malboneco tiel disvastiĝis, ke baldaŭ ne plu estis eble vivi. Kverelado kaj malpaco eĉ en la familioj, pli da milito ol da paco inter la popoloj! La zorgoj portis animan suferon al la homaro, kaj ili tiel enradikiĝis, ke la homoj devis malsaniĝi. Unu ŝarĝas anime alian. La homoj estas misedukitaj, ili apartiĝis de la natureco, multaj perdis la kredon je Dio. Sed kiu devias de la Dia vojo, tiu devias ankaŭ de sia sano."

Se la homo volas reakiri bonan sanon helpe de Bruno Gröning, tiam li devas estis preta rezigni pri "malboneco". Li devas turni la dorson al la malbono, al la malsano, apartiĝi de ĝi, ne plu pensi "mia astmo, mia reŭmatismo, ktp." Tio ne ĉiam estas facila. Tio postulas internan ŝanĝiĝon. La homo devas radikale ŝanĝi sian pensadon. Li ne plu kredu kiel kutime je malsano, sed je sano. Li ekprenu la fidon, ke eĉ nesanigeblaj malsanoj estu sanigeblaj.

"Per la intelekto oni ne povas min kompreni"

Kion Bruno Gröning atendas de la helposerantoj? Ĉu ne ĉia logika pensado rifuzas rigardi serioze tian postulon? Kiel artikoj, misformitaj de reŭmatismo, denove bone ordiĝu, kiel paralizitaj membroj fariĝu funkcikapablaj? Kiel povus esti eble pludoni al Bruno Gröning malsanojn, sen tio, ke li faru eĉ la plej malgrandan kuracon, jes, sen ia ajn klarigo al li pri la sufero? Ĉu tio ne estas insulto al ĉiu sobre pensanta homo?

Fakte estas granda transformiĝo, kion Bruno Gröning atendas de la homoj, tio ja signifas meti flanken ĉiun sciencan, intelekte orientiĝintan pensadon kaj akcepti la kredon je io pli alta. Lia instruo baziĝas sur tute aliaj principoj ol la niatempe kutima intelekta pensado, naskiĝinta en la materiisma spirito de la epoko. Pro tio li ofte diris: "Per la intelekto mi certe ne povas esti komprenata."

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning