Pensoj estas fortoj

Pozitiva penso konstruas, negativa penso detruas

Bruno Gröning liest BittschriftenBruno Gröning ofte admonis siajn aŭskultantojn ekzameni siajn proprajn pensojn kaj akcepti nur la bonajn. Dio kaj Satano estas fontoj ne nur de fortoj, sed ankaŭ de pensoj. Ili senĉese dissendas pensojn: Dio bonajn, Satano malbonajn. Homo mem ne povas - tiel diris Bruno Gröning - produkti pensojn, sed li posedas nur la kapablon akcepti ilin.

"Estas ege grave, kiajn pensojn la homo akceptas, ĉar pensoj estas fortoj. Se la homo volas bonon, Dio lin helpas, se li volas malbonon, Satano lin helpas."

La homo ne estas senvole elmetata al ĉio, kio venas en lian kapon. Li mem decidas, kiajn pensojn li permesas kaj kiajn ne. La elekton li ja faru konscience, ne supraĵe. Malantaŭ ĉiu penso staras forto: pozitiva penso konstruas, negativa penso detruas; ĝojiga novaĵo feliĉigas, malĝojiga forprenas esperon. Pensoj estas spiritaj fortoj. Ili havas en si forton, pri kiu la nuntempa homaro apenaŭ ion ajn suspektas. Penso ĝerminta en la amo povas instigi homon doni sian vivon por alia. Sed tia fontinta el malamo povas peli lin al mortigo de alia. "Gardu vin kontraŭ ĉiu malbona penso!"

"Ĉio, kion vi enprenas en vin, vi devas ree fordoni"

"Vi devus nun, hodiaŭ, konscii ke, se vi akceptas eĉ unu malbonan penson, pluaj fiaj pensoj penetris en vin kaj vi poste ankaŭ diris fivortojn. Do ĉio, kion vi enprenas en vin, vi devas ree fordoni."

"Se vi akceptis eĉ nur unu fipenson, vi iĝas servanto de la malbonulo, vi vere iĝas servanto de Satano! Akceptu tion, kion mi diris al vi!"

Homo agas laŭ sia volo

Sed kion homo povas fari kontraŭ deprimaj, dubigaj, timo- aŭ devigopensoj, kiel rezisti kontraŭ ili? Ili aperas subite el nenie, atakas lin kaj volas ekkapti lian animon. Kion li faru?

Satano volas gvidi la homon al konfuzo per  negativaj pensoj - egale de kiu eco - deviigi lin for de la dia vojo. Li volas, ke homo timu, ĉagreniĝu, dubu pri la bono kaj peku kontraŭ la ordonoj de Dio. Por atingi tion li volas kredigi al li, ke homo estas ludpilko de malbonaj pensoj kaj sentoj, ke li estas senhelpe elmetata al ili. Sed tio estas mensogo kaj trompo.

Dio kreis homon tiel, ke li mem povas decidi pri sia pensado, parolado kaj agado. Se aperas malbona penso antaŭ lia interna okulo, tiam li povas rifuzi ĝin trankvile sed emfaze. Se li tiam rezistas, la malbono devas cedi kaj ne povas gajni potencon super li. Homo decidas mem pri sia sorto per sia libera volo. "Homo agas laŭ sia volo. Kia la volo, tia la penso. Penso instigas  homon al ago."

Unue la volo saniĝi devas ĉeesti

Per simpla ekzemplo Bruno Gröning montris, kian grandan signifon havas la pensoj. Ĉe konstruado de domo la unua puŝo estas la volo aŭ la deziro konstrui domon. Poste ĉiam pli konkretiĝas la penso, ĝis preciza plano estas farita. Ĝis tiam la konstruaĵo ekzistas nur en la fantazio de la domposedonto. La vera konstruado de la domo estas sur longa vojo nur la lasta paŝo, kiun antaŭas multnombraj pripensoj kaj preparoj.

Same estas pri saniĝo. Unue devas ekzisti la volo saniĝi, poste okazu pensa disiĝo de la malsano kaj estu akceptita kredo je la saniĝo. Nur la lasta paŝo estas la okazanta saniĝo. Sed ĝi ne estas ago de homo, sed graca ago de Dio. Homo ne povas ĝin meriti, sed ja akiri.

 

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning