Intervjuo kun atestanto

Sanigxo je konstipigxo kaj embolozo - "La okazajxo estis la cxefa babiltemo de la vilagxo"

Bruno Gröning mit RollstuhlfahrerDum helposerĉantoj ĉe Wilhelmsplatz atendis Brunon Gröning, aliloke okazis scenoj kiel la sekva:

La kuracistoj estis rezignintaj pri la patrino de nia atestanto. Ses semajnojn ŝi ne povis feki. Ĉiuj medicinaj penoj, kiaj klistero, laksigiloj, ktp. estis sensukcesaj. Krome ŝi suferis  embolozon.

Atestanto: "Ni, t.e. ĉiuj niaj familianoj estis tute elĉerpitaj. Ni emis provi ĉion ajn por tamen trovi helpon kaj saniĝon por nia patrino. En tiu situacio ni aŭdis, ke Bruno Gröning estas ĉi tie en Herford en Wittekindstrasse ĉe ege malsana persono. Mi ekiris tien. Tie estis jam ĉ. 20 aliaj personoj, kiuj same serĉis helpon. Ĉe la saluto Bruno Gröning diris al mi: "Iru en la kuirejon. Hodiaŭ vespere mi kunveturos al vi patrino. Kiel li sciis, ke mi venis al li pro mia patrino, tion mi ne scias. Mi ne estis dirinta al li ion pri tio.

Dum la atendado en la kuirejo mi spertis la jenon: intertempe venis patrino kun infano. Tiu infano havis teruran kokluŝon. Ni estis aŭdintaj la teruran tusadon jam de malproksime. La infano kun la patrino estis gvidataj al ni en la kuirejon. Bruno Gröning amoplene karesis ĝian hararon. Turniĝinte al la patrino, li diris: "Atentu pri via infano, ĉar post kvarona horo ĝi vomos flavan mukon." Post tio Bruno Gröning forlasis la kuirejon por denove turni sin al la aliaj. Subite la infano komencis tusvomi. Mi havis sufiĉe da tempo por ĝin preni kaj teni super la karbujon, kie ĝi vomis. Tian vomadon mi neniam vidis en mia vivo. Poste Bruno Gröning diris al la patrino: "La infano estas sana..."  Ŝi foriris kaj la knabino ne plu tusis.

Nokte je la 24a horo ni veturis al mia patrino en Bielefeld. Dum la veturado Bruno Gröning komentis, ke mi ne havu zorgojn, ĉar la saniga forto venas de Dio. Homo  kredu je la bono. Plue Bruno Gröning sciigis al mi, ke li nun, dum la veturado, jam okupiĝas pri mia patrino, li spirite albiras ŝin.

Kiam ni iris en la dormoĉambron de mia patrino, Bruno Gröning sidiĝis apud ŝia lito. Je mia granda ĝojo mi vidis, ke ŝiaj okuloj jam estis ege pli klaraj. Sed la ventro ankoraŭ volbiĝis kvazaŭ barelo. Bruno Gröning tiam parolis kun ŝi kaj mi observis, kiel la vivoĝojo denove fluas en mian patrinon. Ŝia koro estis malfermita por Bruno Gröning; ŝi kredis je li. Bruno Gröning petis glason da akvo por mia patrino kaj diris, ke tio estos bona por ŝi. Mi alportis freŝan akvon el la pumpilo en la korto kaj mia patrino trinkis ĝin. Turniĝinte al mia patro, Bruno Gröning diris: "Atentu la ekskrementon kaj urinon de via edzino. Vi vidos kaj miros, kiel ĉio forskoriiĝas kaj kio elvenas". Mia patro demandis al Bruno Gröning, kiom li ŝuldas, kiom li pagu. Sed Bruno Gröning diris nur: "Ni danku Di-Sinjoron kaj en formo de dankskribaĵo raportu, kion ni spertis."

La sekvan tagon komenciĝis la bruetado en la ventro de mia patrino. Patro diris, ke ŝi povis eligi sep plenajn pelvojn. Du tagojn poste mia patrino ekstaris tute resaniĝinta. Ekde tiu tempo ankaŭ ŝiaj malfermitaj gamboj kaj varikoj saniĝis sen kuracista ago. La praktikanta kuracisto senvorte miris. La evento estis babiltemo en la vilaĝo.

Kiam mi rigardis en la okulojn de Bruno Gröning, mi sciis: Tie staras kredanto! Li havis unikan elradiadon. Se antaŭe iu rakontintus tian sperton, tiam mi pensintus: "Ho, tiu estas freneza!" Sed la homo devas mem sperti ion tian por povi kredi ĝin. Ĉi tiu okazaĵo restis por mi unika sperto."

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning