Tiutempa atestantino Christa Hinz

Militvundito saltas trans kampobarilon

Menschenmenge am TraberhofDe konatino mi eksciis pri la agado de Bruno Gröning ĉe la Traberhof. Sekve mi veturis por du tagoj tien. Kiam mi alvenis, estis almenaŭ dek ĝis dudek mil homoj sur la tereno de la bredejo. Bruno Gröning ankoraŭ ne estis videbla. Dum horoj ni atendis lin.

Tiam li venis kaj parolis desur la balkono al la homoj. Mi sentis elektran ekscitiĝon kaj vibradon, piketiĝon en la tuta korpo. Ankaŭ aliaj homoj moviĝis, iliaj membroj ja kvazaŭ flugis. Ion tian mi neniam antaŭe kredintus, se mi mem ne spertintus ĝin. Kelkaj ĉeestantoj ekkriis: "Mi ne plu bezonas apogilon!" kaj "Mi povas ree marŝi!"

Ni staris ege kunpremataj, tamen mi trairis la homamason, ĉar min tio, kio okazas, tiel interesis.

Portistoj de la Ruĝa Kruco helpis viron eksidi, ĉar li kuŝis sur primitivaj lignobretoj. Li levis la manojn helpopetante, ŝvito grandamase fluis de li. Mi lin demandis, kia estas lia problem, kaj li respondis: "Mi estas militvundito." Poste tiu viro tute propraforte ekstaris de sia kuŝejo.

Tiam mi vidis plorantan avon, kiu ĉeestis kun sia okjara nepo. La knabo ne povis marŝi. Ili kunĉarpentis ĉareton el simplaj bretoj por venigi la knabon al Traberhof, al Bruno Gröning. La maljunulo rakontis al mi larmante, ke lia nepo nun ree povas marŝi.

Alia viro saltis trans la barilon kaj mi diris al li: "Nu, vi estas en falsa loko ĉi tie!" Li respondis al tio: "Dimanĉon mi estis ankoraŭ lama, mi iris helpe de apogiloj." Kvin tagojn poste la sama viro saltis trans barilojn! Li disradiis grandan feliĉon kaj montris al mi sian identigilon de militvundito.

Mi renkontis tie ankaŭ maljunulon. Li sidis en rulseĝo. Li estis sanigita, sed perdis la saniĝon. Homoj asertis, ke la saniĝoj ne daŭros kaj ke Gröning estas ĉarlatano. Li kredis tiujn vortojn.

La homoj estis tie tage kaj nokte. La tutan tempon, kiun mi pasigis ĉe la Traberhof, mi ne sentis malsaton. La homamaso ne estis histeria, ĉiuj kredis kaj esperis saniĝi. Kiam mi vidis tiujn homojn kuŝi sur bretoj aŭ subtenataj de apogiloj, mi estis interne tiel emocia, ke vortoj mankis al mi kaj mi apenaŭ povis rigardi ilin.

Mi kredas, ke Bruno Gröning havis tute specialan ligon al Dio. Mi trovis domaĝe, ke mi ne povas pli ofte renkonti lin. Ankoraŭ hodiaŭ mi ofte pensas pri miaj spertoj.

Dokumentarfilm

Dokumenta filmo:
„La fenomeno
Bruno Gröning”

Kinejaj datoj en multaj urboj en la tuta mondo

Grete Häusler-Verlag

Grete-Häusler-Eldonejo: granda sortimento de libroj, magazinoj, KD-oj, DVD-oj, kaj kalendaroj

fwd

Sciencistoj sin esprimas: Interesaj aspektoj de la instruo de Bruno Gröning