La Gröning-Ligo
Espero pri libera agado pere de la Ligo
Por povi atingi kiom eble plej da homoj malgraŭ la malpermeso kuraci, Bruno Gröning fondis jam komence de la 50-aj jaroj komunumojn. Tie li donis nur prelegojn kaj direktis sian tutan strebon al pludonado de lia scio al helposerĉantoj.
Jura protekto kaj renoma estraro
La 22an de novembro 1953 en Murnau/ Seehausen li fondigis la Gröning-Ligon. La Ligo estis registrenda en la registrejo pri asocioj kaj devis doni al Bruno Gröning juran protekton ĉe lia agado. Tiel plua konflikto kun la leĝo pri naturkuracado estu definitive forigita.
Al la estraro de Gröning-Ligo apartenis i.a. grafo Zeppelin, grafo Matuschka, Anny baronino Ebner von Eschenbach, Oberbaurat Hermann Riedinger kaj direktoro Konstantin Weisser, komence ankaŭ kiel kunfondinto Rudolf Bachmann, sed la Ligo tre baldaŭ distancigis sin de tiu ĉi. Dumviva prezidanto fariĝis Bruno Gröning.
Profitemo de la sekretario pli gravas ol la bonfarto de malsanuloj
La seretario de la Ligo estis la ĵurnalisto kaj redaktisto el Heidelberg, Egon Arthur Schmidt. Li estis jam en Herford je la flanko de la "mirakla kuracisto" kaj fondis la asocion Ring der Freunde Bruno Grönings, Rondo de geamikoj de Bruno Gröning. Sed tiu asocio ne funkciis tiel, kiel Bruno Gröning intencis, kaj post mallonga tempo estis malfondita. Tiam Gröning apartiĝis de Schmidt, ĉar tiu ĉi malversaciis mondonacojn.
En 1952 Schmidt denove turnis sin al Gröning kaj deklaris, ke li ekkonis siajn erarojn. Li petis la rajton povi helpi ĉe la disvastigo de la agado, kaj Bruno Gröning refoje akceptis lin kiel kunlaboranton. Do Schmidt ree havis ŝancon montri, ĉu vere gravas al li la bonfarto de malsanuloj aŭ la propra financa avantaĝo.
En 1955 Bruno Gröning definitive apartiĝis de Schmidt, ĉar li ne ŝanĝis sian sintenon. Same kiel antaŭe li provis profiti el la kapabloj de Gröning. Post la apartiĝo Schmidt provis kelkfoje okazigi proceson kontraŭ Gröning. Li volis havigi al si monon pro sia volontula kunlaboro.
Kiu servas al kiu kaj kial – la Ligo al la agado de Gröning aŭ la agado de Gröning al la Ligo?
La sekretariecon de la Ligo transprenis Konstantin Weisser kaj Herman Riedinger. Tio ŝajnis unuflanke tre promesoplena, ĉar ili estis spertaj pri la mondo kaj ilia klereco povis servi al la agado de Bruno Gröning. Sed tio enhavis ankaŭ la danĝeron, ke ili povus orgojle agi kontraŭ la volo de la simpla laboristo, ĉar lia eduknivelo estis malsupera al ilia.
Kun la tempo la evoluo fakte iris en tiun direkton, kaj por ambaü viroj konstante fariĝis pli malfacile akcepti instrukciojn de Bruno Gröning. Ŝajnas, ke ili tute forgesis, ke la Ligo ne nur portas lian nomon, sed ke ĝi ekzistas pro li. Por ili la Gröning-Ligo alprenis pli kaj pli memservan celon. Ĝian veran celon, helpi al la suferantoj de mizero, ili tute pretervidis. Ŝajnis, ke ili ne volas akcepti, ke estis Gröning, pere de kiu okazis la sanigoj kaj ne pere de la Ligo.
Tial la Gröning-Ligo iĝis pli kaj pli la malo de tio, kio ĝi fakte devis esti. Por la viro, kies nomon ĝi portis, la Ligo iĝis malliberejo, kiu anstataŭ doni al li liberon pli limigis lin.
La unua proceso pri la malpermeso sanigi (1951 – 1952)
Akuzo pri malpermesita praktikado de saniga arto
Ĉu la agado de Gröning estis saniga praktiko en medicina senco?
La unuan fojon Bruno Gröning staris antaŭ tribunalo en Munkeno en 1951/52 pro malpermesita kuracado. La bavaria ministerio pri internaj aferoj en 1949 ankoraŭ rigardis lian agadon kiel liberan am-agadon, sed nun lia sanigado estis konsiderata en la medicina senco.
La akuzo apogiĝis sur la leĝo pri naturkuracado el la jaro 1939, kiu anstataŭis la ĝis tiam validan liberecon de kuracado kaj kiu tiutempe gvidu la kuracadon en la manojn de naziaj kuracistoj.
La jeso kaj neo pri krimo kontraŭ la leĝo pri naturkuracado
Kaj en la unua kaj en la dua proceso Bruno Gröning estis absolvita. La prezidanto de la provinca tribunalo de Munkeno deklaris en sia verdikto en marto 1952:
"La tribunalo taksus nekonvene kondamni la akuziton pro unuflankaj ekspertizoj. Ĉu la agado de Gröning rilatas al la leĝo pri naturkuracado, estas pli ol dubinde, ĉar ĝi apartenas al tereno, kiu hodiaŭ estas ankoraŭ tro malmulte esplorita."
En la apelacia proceso la absolvo estis konfirmita, sed la ago de Bruno Gröning estis senambigue nomita kuracado en la senco de la leĝo pri naturkuracado:
"Sen permeso kaj sen esti registrita kiel kuracisto la akuzito faris agadon por diagnozi, sanigi aŭ mildigi malsanojn, suferojn aŭ korpajn damaĝojn ĉe homoj, kaj tio estas konsiderenda kiel kuracado en la senco de la leĝo pri naturkuracado. [...]"
Eraro, kiu senkulpigas, egalas al malpermeso sanigi
La verdikto pluen: "Sed kondamno de la akuzito ne povis okazi, ĉar rilate al la objektiva cirkonstanco pri la kuracado, li estis en senkulpiga eraro kaj tial ne agis kun intenco."
Ĉar la senkulpiga eraro, en kiu Bruno Gröning laŭdire troviĝis, estis klarigita per tribunala verdikto, malgraŭ tiu absolvo la verdikt’apitro egalis al juĝista malpermeso sanigi. Ekde tiam Gröning devis scii, ke lia agado estas kuracado en la senco de la leĝo pri naturkuracado, kaj kiel tia ĝi estas malpermesita. La veraj interrilatoj de lia agado, laŭ kiuj lia agomaniero ne havis ian ajn rilaton al kuracado en la medicina senco, ne estis agnoskita.
Fraŭduloj tolerataj
Bruno Gröning donis al ĉiuj homoj la ŝancon transformiĝi
Devigitaj pagoj – kunlaborantoj montras sian veran karakteron
Fojon post fojo homoj aliris Brunon Gröning kun la preteksto apogi lin. Sed multaj interesiĝis nur pri ekspluatado de liaj kapabloj. Ŝajnis, ke li nerezisteble altiras tiajn homojn. Se ili ne atingis siajn celojn aŭ kiam li apartiĝis de ili, ili ofte provis per longedaŭraj procesoj devigi lin pagi monon al ili.
Ekzemplo de tio estis s-ino Hülsmann, kiu pro dankemo pri la sanigo de sia filo en marto 1949 kune kun sia edzo akceptis Bruno Gröning kiel gaston ĉe si. Post kiam evidentiĝis, ke ŝi ne povas enspezi per Gröning, ŝi akuzis lin antaŭ la labortribunalo. Ŝi fakturigis kiel labortempon la tempon, kiun ŝi iam senpage disponis al li kaj retrospekte postulis ian salajron. Ĝis sia vivofino Bruno Gröning devis pagi al ŝi monatan sumon. Tiu ne estis unika kazo. En tiu aŭ simila maniero multaj el liaj ekskunlaborantoj montris sian veran karakteron.
"Ankaŭ tiuj homoj necesas por vidigi, kiu estas homo"
Kial Bruno Gröning permesis al tiuj ŝajnaj helpantoj tiel alproksimiĝi al li? Kial li ne metis distancon inter si kaj tiaj "profitemuloj"? En prelego de 31-an de aŭgusto 1950 en Munkeno li sin esprimis pri tiu demando: "Kion homoj ĝis nun nepre provis, estas enspezi monon per tiu ĉi eta homo kun sia scio kaj kapablo. Ili kredis, ke ili trovis orminejon. Ili parte havis la eblon enspezi monon, sed dank’ al Dio tio ne utilas al ili. Ankaŭ tiuj homoj necesis, kaj pro tio, vidigi kiu estas homo, ke homo pretas surtreti kadavrojn kaj ne demandas, ĉu tio helpas malsanulon aŭ ne. Estas homoj, kiuj surmarŝas kadavrojn, ili facilanime pretervidas kuŝantan malsanulon. Tiaj homoj neniam demandis, ili provis ĉiurimede esti proksime al mi. Mi scias, ke ie kaj tie oni levas la demandon: ’Nu, se la viro scias tiom, kial li ne sciis tion, eble li scias nenion.’ Ĉu kaj kiom mi scias, vi iom post iom komprenos. Sed tio devis esti. Tiu materialo mankis al la konstruaĵo por liberigi la vojon al vi ĉiuj."
"… ĉar ĉiu scias, kiuj ili estas"
Grete Häusler (1922 – 2007), saniĝintino, multjara kunlaborantino de Bruno Gröning kaj fondintino de la "Bruno-Gröning-Amikaro" priskribis en sia libro Jen la vero pri kaj ĉirkaŭ Bruno Gröning jenan incidenton: "Kiam iun fojon ĉe ĝis-revido mi deziris al s-ro Gröning ĉion bonan kaj diris: ‘S-ro Gröning, mi deziras por vi, ke nun vi havos trankvilon por agi kaj ne estos viktimo de falsa kunlaboranto’, li respondis je mia granda miro: ‘Tute false, tio devis esti tiel!’ Tiutempe mi ne komprenis tion, sed li klarigis al mi, kial li devas fari ĉi ĉion kaj elteni. Li konfidis al mi dume grandan sekreton: ‘Mi scias, kio estas en homo. Sed se mi dirus al aliaj homoj, ‘Tiu estas mensogulo, tiu estas fraŭdulo, ŝtelisto’, neniu kredus min. Kion mi devas fari? Mi devas altiri tiajn homojn al mi, instrui al ili la bonon, instigi ilin al transformiĝo, kaj tiam doni al ili la ŝancon fraŭdi kaj ŝteli. Se ili malgraŭ ĉio faras tion, tiam ĉiu scias, kiuj ili estas. Tiam mi permesas al ili veni tre proksimen al mi kaj mi ne malkuraĝas, tiam mi luktas."
Novaj vojoj kaj senelirejoj
Profitemuloj ĉirkaŭ Gröning
Memnomita manaĝero de Gröning kun ekskluzivaj postuloj
Pro dankemo pri la saniĝo de sia edzino la komercisto Otto Meckelburg el Wangreooge volis subteni Brunon Gröning kaj prezentis al li konkretajn planojn por starigi sanigejojn. Bruno Gröning jesis, kaj Meckelburg iĝis lia "manaĝero".
Fine de decembro ambaŭ iris al Wangerooge. Tie Gröning parolis dum aranĝoj organizitaj de Meckelburg kaj estigis sennombrajn saniĝojn. Li plene fidis la viron. En deklaro, dokumentita la 8an de januaro 1950 en Wangerooge, li senrezerve metis la estontaĵon de sia agado en la manojn de Meckelburg:
"S-ro Gröning deklaras sian akcepton pri la plano de s-ro Meckelburg kaj devigas sin plene disponi sian personon por la atingo de la celo, doni ĉian necesan subtenon al s-ro Meckelburg ĉe la intenca fondo de asocio kaj doni ĉiun necesan apogon dum sia posta aktivado, kaj ĝenerale fari ĉion en sia kapablo por servi la jam menciitaj celoj. Ĉi tiun devigon s-ro Gröning transprenas persone al s-ro Meckelburg kaj ankaŭ al la fondata asocio kun la supre menciita celo. S-ro Gröning devigas sin krome doni tiun subtenon al neniu alia persono kaj al neniu alia personaro. Li faros sian agadon nur kadre de la asocio kaj nur kun konsento de s-ro Meckelburg."
Jam en januaro Meckelburg fondis Verein zur Erforschung der Gröning’schen Heilmethoden [Societon por la esplorado de la sanigmetodoj de Gröning]. Li mem fariĝis la direktoro kaj ricevis monatan salajron de 1000 markoj. Gröning ne ricevis monon. Montriĝis, ke Meckelburg ne plenumis siajn promesojn. Li vidis en Gröning nur monfonton kaj moke nomis lin sia ‚plej bona ĉevalo en la stalo’. Pri la malsanuloj li estis indiferenta. Li ja ligis Gröning al si per la kontrakto, kaj la ‚miraklosaniganto’ devis fari, kion li postulis.
Nur en junio 1950 Gröning sukcesis apartiĝi de Meckelburg, pro kio tiu ĵuris venĝon: "Gröning mi certe ruinigos, mi rompos ĉiujn liajn ostetojn."
Naturkuracisto kun preleg-proponoj
Poste Gröning kunlaboris kelkajn monatojn kun la munkena naturkuracisto Eugen Enderlin. Tiu ĉi ricevis ĉe Traberhof saniĝon kaj proponis, ke Gröning prelegu en lia konsultejo. Sed Enderlin montriĝis esti profitemulo. Lia celo ne estis helpado, sed li volis enpoŝigi monon el la ‚fenomeno Gröning’. Fine de la jaro Gröning apartiĝis de li, kaj refoja kunlaboro en 1952/1953 fiaskis pro la samaj kaüzoj.
Sanigisto-karieristo
En la sekva tempo Gröning faris prelegojn en pensiono Weikersheim en Gräfelfing. La ĵurnalisto d-ro Kurt Trampler gastigis lin ĉe si kaj organizis renkontiĝojn. Li konis Gröning jam ekde aŭtuno 1949. Tiutempe li venis al Traberhof kiel raportisto de munkena gazeto kaj neatendite ricevis saniĝon de krura sufero. Pro dankemo li skribis la libron La granda transformiĝo kaj pledis por Gröning ĉe la instancoj. Simile kiel ĉe Enderlin ankaŭ la prelegoj en Gräfelfing havis multajn aŭskultantojn. Okazis nekredeblaj saniĝoj. Sed ankaŭ la ligo kun Trampler rompiĝis. Iun tagon li kredis, ke li jam lernis sufiĉon de Gröning, apartiĝis de li kaj establis sin kiel sendependan sanigiston.
Traberhof – homamasa alfluo en Rosenheim
Ĝis 30 000 helposerĉantoj ĉiutage ariĝis antaŭ Gröning en septembro 1949
Post la fino de la kontroloj en Heidelberg Bruno Gröning turnis sin en aŭgusto 1949 al Sud-Germanio. Li volis eviti la multan bruon, kiu estis farita ĉirkaŭ lia persono, kaj retiriĝis al privata bienego apud Rosenheim proksime al Munkeno. Komence eblis kaŝi lian restadon. Sed post kiam la unuaj gazetoj raportis pri lia alveno en Bavario, ekis vera homamasa alfluo.
Ĉiutage venis ĝis 30 000 homoj al Traberhof apud Rosenheim. Raportis la gazetaro, radio kaj semajna filmbulteno. Estis produktita eĉ kinofilmo, kiu portis la titolon "Gröning" kaj dokumentadis la eventojn ĉirkaŭ li.
Bibliaj scenoj
La ĵurnalo Zeitungsblitz raportis en la dua septembra semajno en ekstra eldono: "Intertempe ariĝis pli ol dek mil homoj, kiuj ĉiuj jam plurajn horojn atendis en la arda varmego la grandan momenton, kiam Gröning surpaŝis la balkonon, parolis al la amaso kaj dissendis sian sanigan forton.La homoj staris kunpremitaj por plene ĝui liajn ‚sanigajn radiojn’. Jam okazis la reagoj ĉe la plej malsanaj homoj en rulseĝoj kaj foteloj aŭ ĉe unuopuloj ĉe la periferio. Denove duonblinduloj komencis vidi, denove leviĝis homoj ĝis tiam nemarŝipovaj, denove lamuloj movis siajn rigidajn membrojn. Centoj raportis pri fortiĝintaj doloroj ĉe la malsanaj lokoj, pri kuntiriĝo de la karno, piketado, pri nepriskribebla ‚malpezeco’ aŭ subite malaperintaj kapdoloroj."
Ne nur ĉe Traberhof okazis bibliaj scenoj. Ĉie, kie Gröning aperis, li estis fulmorapide ĉirkaŭita de sennombraj malsanuloj. Anita Höhne priskribas la situacion ĉirkaŭ Gröning en sia libro Spiritaj sanigantoj hodiaŭ: "Tuj, kiam Gröning anoncis sian alvenon, jam ekis pilgrimadoj. Tipaj estis la scenoj, kiujn observis la ĵurnalisto Rudolf Spitz dum vizito de Gröning en septembro 1949 en Munkeno:
‚Je 19h miloj staris en Sonnenstraße. Je 22.30h ili ankoraŭ staris. En kvin jaroj da milito mi spertis multe, sed neniam mi estis pli kortuŝita ol en tiuj kvar horoj, en kiuj mi sidis vidalvide de Bruno Gröning kaj spertis teruran paradon de mizeroj kaj suferoj. Epilepsiuloj, blinduloj kaj lamuloj sur lambastonoj premis sin al li. Patrinoj prezentis al li siajn paralizitajn infanojn. Estis svenintoj, eksonis krioj, petegantaj helpovokoj, petoj, deziroj, ĝemegoj.’"
Instancoj de la ŝtato montras bonvolon
Anita Höhne plu citas la ĵurnaliston Rudolf Spitz: "’Malsanulojn sur brankardoj, paralizulojn, grandan homamason observis alia ĵurnalisto el Munkeno, d-ro Kurt Trampler, ankaŭ ĉe Traberhof apud Rosenheim, kie Bruno Gröning tiutempe vivis. Trampler venis kiel raportisto de Münchener Allgemeine – sobra ĵurnalisto, kiu registris nur tion, kion li mem vidis kaj aŭdis: ‚Nun ni aŭdas de la balkono voĉon, kiu ne estas tiu de Gröning, kaj rapidas al la fenestro. Parolas al la alvenintoj la polica prezidanto de Munkeno Pitzer. Li raportas, ke dum la ĉeesto de Gröning mildiĝis la iskiata sufero, kiu turmentis lin multajn jarojn. Pitzer certe ne estas viro, kiu emas al troemociaj imagoj, sed kion li observis ĉe si mem, tion li povas atesti. Nun li publike agnoskis la aŭtentecon de Gröning, kaj la CSU-parlamentano Hagen sekvis lin per sama deklaro."
Ankaü la bavariaj instancoj rigardis kun bonvolo Brunon Gröning. La tagĵurnalo Münchener Merkur raportis la 7an de septembro 1949 sub la titolo "Bonvolo al Gröning": "Ĉefministro d-ro Ehard deklaris lundon ĉe gazetara konferenco, ke la agado de ‚eksterordinara fenomeno’ kiel Bruno Gröning oni ne malsukcesigu pro paragrafoj. Laŭ lia opinio en Bavario ne estas grandaj malfacilaĵoj kontraŭ permeso de la agado de Gröning.
La bavara ŝtatministerio de internaj aferoj anoncas je la redaktofinoj: el la provizora ekzameno pri la saniga agado de Bruno Gröning rezultis, ke ĝi povas esti rigardata libera am-agado kaj en tiu kadro ne bezonas permeson laü la leĝo pri naturkuracado."
Post kalumnio medicina dokumentado de la sanigoj
Ĉe Traberhof estis farita granda bruo pri Gröning. Aperis multaj profitemuloj, kiuj volis tiri profiton el liaj kapabloj. Ili damaĝis lian nomon kaj reputacion kaj elvokis distanciĝon de la publikaj instancoj. Kiam la cirkonstancoj iĝis neakcepteblaj, Gröning retiriĝis al la bavaraj montoj. Li volis sondi kelkajn ofertojn pri establo de sanigejoj. Lia celo estis krei instituciojn, en kiuj helposerĉantoj povos akiri saniĝon en ordigitaj cirkonstancoj. Kuracistoj faru antaŭ- kaj postekzamenojn laŭ la ekzemplo de Heidelberg kaj dokumentu la okazintajn saniĝojn.
La "fenomeno Gröning" kaj la scienco
Medicina kontrolo en Heidelberg promesas skribitan ekspertizon
En la tempo en Herford la medicinaj fakĵurnalistoj de la magazine Revue komencis kontroli la sanigsukcesojn de Gröning. La psiĥologo kaj medicinisto prof. d-ro H.G. Fischer el Marburg veturis al Herford kun speciala ĵurnalistaro. Tie li konversaciis kun saniĝintoj kaj devis je sia surprizo konstati, ke la "metodo" de Gröning fakte estas sukcesa. Do la Revue decidis kontribui al scienca klarigo de "la fenomeno Gröning". En la universitata kliniko de Heidelberg oni esploru la "sanigmetodon" de la "mirakla kuracisto".
Bruno Gröning akceptis la proponojn de Fischer, ĉar tiu ĉi promesis al li pozitivan ekspertizon en la kazo de bona evoluo. Gröning esperis, ke li trovis vojon al libera agado.
Sanigoj antaŭ la okuloj de la kuracistoj – "Bruno Gröning ne ĉarlatano"
La 27an de julio la esploroj komenciĝis. La personoj, ĉe kiuj li pruvu sian kapablon, estis elektitaj el la aro de tiuj malsanuloj, kiuj per pli ol 80 000 petleteroj direktis sin al li. Aldoniĝis kelkaj pacientoj de la Ludolf-Krehl-Klinik en Heidelberg. Ĉiuj estis zorgeme antaŭekzamenitaj, kaj estis faritaj precizaj diagnozoj. Poste ili iris al Gröning, kiu aplikis "sian metodon" ĉe ili. Dume ĉiam ĉeestis kuracistoj. Ili fariĝis atestantoj, kiel en kelkaj kazoj malsanoj malaperis spontane. La postekzamenoj faritaj en la kliniko konfirmis la saniĝojn. Saniĝis eĉ nesanigeblaj malsanoj, kiel la morbo de Beĥterev.
En antaŭ-ekspertizo presita en Revue prof. d-ro Fischer eksplicite deklaris, ke Bruno Gröning ne estas ĉarlatano, sed denature talenta animkuracisto. Per tio li provis klarigi la "fenomenon Gröning" el sia vidpunkto, sed li ne estis justa al li.
Gröning rifuzas profitavidon
La fina ekspertizo estus laŭpromese farita post la analizado de ĉiuj rezultoj. Oni promesis al Bruno Gröning definitive liberigi la vojon por lia plua agado. En la intertempo s-roj profesoroj Fischer kaj von Weizsäcker (sub kies protekto estis la tuta afero) prezentis al Bruno Gröning la jenan proponon: ili volis establi sanigejojn, en kiuj li agu flanke de la kuracistoj. Sed la gvidon kaj elekton de la pacientoj ili rezervis al si.
Pri tio Bruno Gröning diris: "La financaj kondiĉoj ĉi-rilate postulitaj de s-ro profesoro F. estis formulitaj tiel, ke ili estis por mi neakcepteblaj. Kompreneble pri tio estis faritaj multaj interparoloj, ankaŭ kun sinjoroj, kiuj volis financi tiun agadon. Mi ne povis konsenti pri la proponoj de s-ro profesoro F. kaj malakceptis ilin, ĉar mi 1. ne disponis pri eĉ unu pfenigo, pro tio mi ne povis transpreni financajn devigojn rilate lin, kiujn mi ne povintus plenumi; 2. neniam mi pensis fari el la tuta afero negocon. Pro ĉi ĉio estis por mi neebla postulo. Krome mi volis fari nur tion, kio estis donita al mi de mia destino: helpi al helposerĉantoj kaj pro tio disponigi min al la kuracistoj kaj psiĥoterapiistoj, sed neniam fari el la tuta afero negocon."
Manko de ekspertizo kaj potenciala konflikto kun la leĝoj
La malakcepta sinteno de Bruno Gröning perdigis al la profesoroj la intereson pri li. La promesita ekspertizo neniam estis farita. Anstataŭ ebligi al li liberan agadon oni metis al li nur novajn rokojn sur la vojon. Kadre de la ekzamenoj lia "sanigometodo" estis ligitaj al esprimoj kiel "kuracado", "paciento" ktp. kaj estis taksita medicina agado. Tial konflikto kun la leĝo pri naturkuracado estis antaŭprogramita.
1949 - en brillumo de publika atento
La agado de Bruno Gröning en Herford
Miloj da malsanuloj kaj helposerĉantoj sieĝas Gröning
La naŭjara Dieter Hülsmann estis jam dum longa tempo katenita al la lito. Li suferis je progresiva muskola distrofio, kaj neniu el la konsultitaj kuracistoj kaj profesoroj povis helpi al li. Post kiam Bruno Gröning okupiĝis pri la knabo, la infano povis denove marŝi. Inĝeniero Hülsmann – ekstreme impresita de la subita saniĝo de sia filo – petis la gaston resti. Li volis inviti aliajn malsanulojn, kiujn laŭ Hülsmann la miraklulo helpos.
Bruno Gröning akceptis la proponon, kaj de tago al tago venis pli da helposerĉantoj. Ĉiam pli da homoj eksciis pri la mirindaj okazaĵoj ĉirkaŭ Bruno Gröning. Post tre mallonge lia nomo estis ĉies paroltemo. La gazetoj raportis pri la "mirakla kuracisto", kaj en la brita zono li fariĝis la temo de la tago. Miloj venis al Wilhelmsplatz kaj homamasoj sieĝis la domon.
Manfred Lütgenhorst de la tagĵurnalo Münchener Merkur skribis la 24an de junio 1949 i. a.: "Kiam antaŭtagmeze je 10.30h mi alvenis en Herford, staris antaŭ la malgranda duetaĝa domo ĉe Wilhelmsplatz ĝis mil homoj. Estis nepriskribebla bildo de mizero. Sennombraj paralizuloj en rulĉaroj, aliaj , kiuj estis portataj de familianoj, blinduloj, surdmutuloj, patrinoj kun mense vegetantaj kaj paralizitaj infanoj, maljunaj virinetoj kaj junaj viroj amasiĝis kaj ĝemis. Preskaŭ cent aŭtoj, kamionoj, kaj busoj staris sur la placo, kaj ĉiuj venis de malproksime."
Lameco, stomakaj ulceroj, blindeco: "S-ro Gröning alrigardis min, kaj nun mi estas plene sana."
Manfred Lütgenhorst daŭrigis: "’Ĉu vi kredas, ke vi saniĝos?’ mi demandis la malsanulojn. Ili kapjesis. ‚Vi devintus esti ĉi tie hieraŭ’, unu respondis al mi. ‚S-ro Gröning estis en Viersen en Rejnlando, kaj ĉi tie sur la korto kvin paralizuloj ekstaris kaj hejmeniris sanaj. Telesanigo – la korto sanigis ilin.’ La aliaj malsanuloj konfirmis tion.
Mi pluiris tra la amaso kaj stenografis iliajn mirindajn rakontojn. Tiuj ĉi solaj sufiĉus por plenigi libron. Kiam mi ekbruligis cigaredon, juna viro apud mi diris: ‚Bonvolu vendi al mi unu!’ Li portis uniforman jakon kaj aspektis kiel reveninto el Rusio. Mi donis al li la cigaredon. Li ekbruligis ĝin kaj petole diris: ‚Rigardu, nun mi denove povas ĉion fari mem.’ Dume li movis sian dekstran brakon kun la fingroj kaj sian dekstran kruron. ‚Ĉu ankaŭ vi estis sanigita de Gröning?’ mi demandis. ‚Jes, en Rusio mi dekstraflanke paraliziĝis. S-ro Gröning alrigardis min, kaj nun mi estas denove plene sana. Mi ankoraŭ ne povas kompreni tion.’ Feliĉe li svingis siajn membrojn.
Mi direktis min al grupo, kiu ariĝis ĉirkaŭ blankhara, ĉirkaŭ kvardekjara virino. ‚Kompreneble’, mi aŭdis la virinon diri, ‚ankaŭ mi saniĝis pere de s-ro Gröning. Mi havis grandegajn stomakajn ulcerojn, mi ĉiam pli maldikiĝis kaj pro doloroj ne plu povis dormi. Dekduope ni estis ĉe Gröning. [...] Li rigardis min, kaj tiam estis al mi, kvazaŭ la ulceroj falus kiel ŝtonoj sur la teron. Ekde tiam mi ne plu havas dolorojn, ĉiam pli dikiĝas, kaj la rentgen-bildoj, kiujn mi farigis, montris nepridebateble malaperon de la ulceroj. Mi metis min je la dispono de la kuracista ekzamenkomisiono. Mi povas diri al vi, ke ili ege miris!’
La virino daŭrigis: ‚Sed tio estas nenio. Pasintsemajne staris ĉi tie sur la korto blinda viro. Li senĉese atendis plurajn tagojn kaj noktojn. Ĉar mi ofte iras ĉi tien, mi rimarkis lin. Mi havis kompaton al li, kaj mi invitis lin al manĝado. ‚Ne’, li malakceptis. ‚Mi devas ne manki en la momento, kiam s-ro Gröning elvenos.’ Tiam mi alportis por li bulkojn kaj diris al li, ke mi zorgos, ke oni venigu lin al la stacidomo. ‚Mi bezonas nenies helpon, ĉar mi povos iri sola al la stacidomo.’ Kaj tiam mi spertis tion per la propraj okuloj. S-ro Gröning venis, kaj la juna viro ekkriis: ‚Mi denove povas vidi!’ Fakte, la vualo malaperis de antaŭ liaj okuloj. Li pnomis al mi, kian saketon mi portas en la mano. Li diris: ‚Jen aŭto veturas, kaj tie estas la numerplato’, kaj sola li trovis la vojon al la stacidomo. Ĉiuj ĉirkaŭantoj ploris pro ĝojo.’"
Malpermeso kuraci far instancoj kaj kuracistaro
Post nelonge ankaŭ la instancoj – antaŭ ĉio la saninstancoj – okupiĝis pri la kazo. Estis fondita ekzamenkomisiono, kaj Bruno Gröning ricevis malpermeson kuraci. Kelkaj influohavaj kuracistoj estis liaj memdeklaritaj malamikoj. Ili penis ĉiurimede malebligi lian agadon kaj postulis, ke li submetiĝu al scienca kontrolo de lia sanigkapablo. Sed kia sinteno kaŝiĝis malantaŭ tiu malpermeso, evidentiĝas el la sekvaj diroj de plej gravaj partoprenantaj medicinistoj: "Gröning povas pruvi, kion li volas, oni tamen ne donos al li permeson kuraci." "Okupiĝi pri Gröning lezas la profesian honoron de kuracistoj." Fine de junio li devis definitive forlasi Herford. Ĉiuj penoj por akiri permeson kuraci malsukcesis.