Vivevoluo kaj decidaj etapoj de lia vivo
Preparado por lia posta agado
Devigita kaj ĉesigita metilernado
Post kiam li frekventis bazan lernejon ĝis la kvina klaso, Bruno Gröning komencis komercan metilernadon. Sed post du jaroj kaj duono li devis ĉesigi ĝin pro postulo de la patro. La ĉefmasonisto volis, ke ankaŭ lia filo lernu konstrumetion. Li igis lin studi la profesion de ĉarpentisto, sed ankaŭ tio ne eblis finiĝi per ekzameno. La ekonomia ĥaoso de la postmilita tempo ne permesis tion. Kvaronjaron antaŭ la fino de lia lernado la firmao, ĉe kiu li studis, devis esti malfondita pro manko de mendoj. En la sekva tempo li vivis de plej diversaj laboroj. Egon Arthur Schmidt skribis pri tiu tempo:
"Ĉiu laboro, pri kiu li okupiĝis, sukcesis"
"Diversaj laborkolegoj raportis al mi kiel apartan karakterizaĵon, ke ĉiu laboro, pri kiu li okupiĝis, sukcesis, ĉu li riparis horloĝojn kaj radioaparatojn, ĉu li aktivis kiel meĥanikisto. Teĥnikaĵojn li aparte ŝatis. Li neniam hezitis fari la plej krudajn kaj korpe plej malfacilajn laborojn. Kiel havenportisto li tiris sian ŝnuregon tute same kiel ĉiu alia kamarado. Tion li ne kaŝis, ja tio apartenis al la vojo, kiu kondukis lin en profundaĵojn por atingi altaĵojn. Malnova ĉina proverbo diras: 'Kiu neniam trairis marĉon, tiu ne povas fariĝi sanktulo.' Ekzistas abunde da atestoj de fruaj samvojuloj, el kiuj unu atingis min antaŭ nelonge kaj en kiu tute simple tekstas, ke el unujara kunlaborado Bruno Gröning restas al la raportanto en bona memoro kiel la plej bona kaj plej honesta kamarado imagebla, kiun li iam ajn havis."
Edziĝo kaj sortobatoj familiaj
Dudekunujara li edziĝis. Sed lia edzino ne havis komprenemon por li. Ŝi volis premi lin en la malvastecon de burĝa familia vivo kaj bagateligis la sanigojn kiel "kapricojn". La filoj Harald kaj Günter, naskitaj respektive en 1931 kaj 1939, ambaŭ mortis naŭjara. Kvankam jam sennombraj homoj spertis sanigon pere de Bruno Gröning, Getrud Gröning ne kredis je la saniga forto de sia edzo. Ŝi konfidis la infanojn ne al li, sed al kuracistoj. Sed la konvencia medicino ne povis helpi. Ambaŭ knaboj mortis en malsanulejo, Harald en 1940 en Dancigo, Günter en 1949 en Dillenburg. Por Bruno Gröning estis pezaj sortobatoj. Eĉ multajn jarojn poste venis ĉe li larmoj, kiam li parolis pri siaj filoj.
La tempo inter la mondmilitoj estis por li preparo por lia posta agado. Li devis fari kelkajn amarajn spertojn por kompreni la homojn en ĉiaj vivsituacioj kaj por povi kunsenti iliajn mizerojn
Helpi anstataŭ pafi – al la armefronto kaj en militkaptiteco
Dum la Dua Mondmilito li devis soldatiĝi en 1943. Tie okazis konfliktoj kun liaj superuloj. Pro lia rifuzo pafi al homoj oni minacis lin per milita tribunalo. Sed fine li tamen devis iri al la fronto. Li estis vundita, iris en rusan militkaptitejon kaj fine de 1945 venis kiel forpelito el la hejmregiono al okcidenta Germanio.
La konduto de Bruno Gröning en la milita tempo estis karakterizita de lia deziro helpi. Eĉ ĉe la fronto li uzis ĉiun eblon por agi por siaj kamaradoj aŭ por la civilularo.
En rusa vilaĝo li ebligis al homoj minacataj de morto pro malsato aliron al armea provianto. En la kaptitejo li streb-akiris por siaj kamaradoj pli bonajn vestojn, pli bonajn manĝaĵojn kaj pli bonajn restadejojn. Sennombrajn homojn, kiuj suferis je malsat-edemoj, li helpis al saniĝo. Dum la hororoj de la milito li mortigis neniun homon, sed al sennombraj homoj li helpis.
Apartiĝo de la geedzoj kaj sinturno al ĉiuj homoj
En decembro 1945 li estis liberigita el kaptiteco, estigis novan vivobazon en la heslanda Dillenburg, kaj venigis al si sian familion. Sed post kiam mortis lia dua filo kaj kiam lia edzino volis malpermesi al li ĉian help-agadon, li apartiĝis de ŝi. Li sentis sin devigita doni la sanigajn fortojn, kiujn li posedis, al ĉiuj homoj. Li diris: "Mi ne apartenas al unuopuloj, mi apartenas al la homaro."
Komence de 1949 lia vojo gvidis al la Rur-regiono. Pere de raportoj de kelkaj saniĝintoj ĉiam pli da homoj atentis pri Bruno Gröning. Li iris de domo al domo, ĉiam tien, kie li estis bezonata, kie malsanuloj petis pri lia helpo. Tiel li agadis en malgranda rondo, ĝis en marto 1949 li akceptis la inviton de inĝeniero el Herford viziti lian filon.